Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Saluton!

Jen en viaj manoj (aŭ sur ekrane) troviĝas la daŭrigo de la pasintnumera temo: Mono! En ĝi vi legos la trian kaj kvaran parton de la artikolo prilaborita de Guillaume Armide: Mono, ĉu neŭtrala lingvo? Verdire mi devas diri ke ĝi estas eble la plej amplekse informa kaj profesie verkita artikolo, el tiuj aperigitaj de mi en Kontakto. Dankon, Gjiom!

Plu pri mono — aŭ fakte pri eksperimento vivi sen ĝi (eĉ se dum iom da tempo) — pritrkaktas la artikolon de Andreas Langholf. Li kun sia familio dum sep semajnoj provis kiel eble malpli konsumi varojn per aĉeto. Interesa sperto. Serge Ajua Rusa Ki analizas la pozitivajn kaj negativajn influojn de mono sur la homoj kaj Roxane Romann rakontas pri la fono de la esprimo “Mono ne odoras”.

Ne multe da spaco restis en ĉi tiu numero por io alia krom la ĉefartikoloj. Tamen proktektitaj restas niaj konstantaj rubrikoj. Victoro Solé en sia Blaga Blogo ne tiom blage rakontas pri vere okazinta sperto en komputilvendejo. István Ertl revizie revizitas sian tradukon de hungara romano.

Mi ankaŭ parolu pri la Movada Rubriko, sub la gvido de Massimo Ripani. En ĝi vi legos pri la historie unua Internacia Junulara Kongreso en Afriko kaj pri la TEJO-agado dum la Universala Kongreso en Seŭlo.

Ni tre ŝatas ricevi leterojn kaj komentojn pri nia laboro. Certe, ankaŭ niaj kunlaborantoj, kiuj laboris por prezenti al vi la artikolojn, ŝatus ricevi de vi reagojn. Do, ne forgesu skribi al ni.

Se ankaŭ vi volas fariĝi kunlaboranto, niaj paĝoj atendas vian kontribuon!

Ĝis la sekva!