Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Kiam mi esperantistiĝis — ĉirkaŭ la jaro 2001 — mi jam estis vegetarano de tri jaroj. Sed ĝuste dum mia unua internacia renkontiĝo — la IJK 2002 — mi decidis fariĝi vegano. Unu el la sponsoroj de la kongreso estis granda “produktisto” de ovoj kaj vizito al tiu industrio estis ero en la programo. Oni fiere prezentis al ni videon, kiu montris kiom kreskis la produktado de ovoj en la moderna amasa bredado de kokinoj, en grandegaj kovritaj ejoj, artfarite lumigitaj kun kokinoj fermitaj en tre etaj kaĝoj, inter aliaj frenezaĵoj, nome de “profita produktado”.

Lige kun aliaj faktoj, tio igis min ĉesi iom post iom la konsumadon de bestaj devenaĵoj. Tiam la vorto “vegano” estis apenaŭ konata. Nun la vivstilo, kiu evitas kiel eble plej multe kaŭzi nenecesajn suferojn al ĉiuj vivuloj, ĉefe per manĝado, pli kaj pli populariĝas. Ja la temo estas tre aktula kaj grava. Ĉiujare en la mondo 70 milardoj da bestoj estas buĉataj por la homa konsumo. En mia lando, Brazilo, nuntempe ekzistas 218 milionojn da bovoj, pli ol la 208 milionoj da homoj.

Estas bezonataj gigantaj kvantoj da naturaj resursoj por la bredado de tiuj bestoj, dum estas pruvite ke viando ne estas necesa por nia vivo, kaj ankoraŭ: pli kaj pli oni malkovras kiom damaĝa ĝi estas por nia sano. Ekzistas diversaj kialoj por ne manĝi viandon, sed mi neniam trovis unu solan racian argumenton por pravigi la viandan konsumadon. Ĉi-numere vi povos informiĝi kaj fari vian esploron pri la temo dank’ al niaj kunlaborantoj, kiuj prezentas al vi pluraspektajn vidpunktojn.

Unuafoje okazas ke ĉi-numere ni havas kunlaborantojn, kiuj aperigas du artikolojn samnumere. Temas pri Jonas Marx, kiu prezentas kelkajn konatajn veganojn kaj verkis pri Linukso, kiu estas libera operacia sistemo — la Esperanto de la operaciumoj.

Paweł Fischer-Kotowski skribas pri la plej supera puno — mortpuno — kiu, kvankam daŭre estas jura, laŭleĝa rimedo por puni krimon, pasintjare ŝrumpis en ĝia efektivigo. Movada Rubriko prezentas la agadon dum la Ĝenerala Konferenco de Unesko kaj vi havas niajn aliajn rubrikojn La Blaga Blogo kaj Tiel la Mondo! Ĝuu la legadon!

Rogener Pavinski