Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Saluton!

Mi nuntempe legas libron de la 1990-aj jaroj nomatan Mi pensas, do mi trompiĝas, de Jean-Pierre Lentin. Ĝi parolas pri la eraroj de la plej eminentaj scienculoj. Pitagoro, Pasteur, Newton, Einstein kaj multaj aliaj, ĉiuj — en iu punkto de sia vivo — faris gigantajn erarojn. Tamen, eraro estas nepra, esenca. Per multaj eraroj kaj sukcesoj progresas la scienco. Ankaŭ la kulturo, la moroj kaj kutimoj progresas laŭ la tempo. Ĉu ne devas iel same evolui niaj homaj kaj amrilatoj?

Ĝuste tiun temon tuŝas la ĉefartikoloj en la nuna numero. Ĉar ĝi tiklas niajn plej intimajn arojn da sentoj — nome la amo — ĝi estas polemika kaj iom tabua. Alice Andrès el Francio klarigas kio ĝi estas, kaj ke ekzistas pluraj tipoj de pluarmemaj rilatoj. Ŝi ankaŭ prezentas la defiojn, kiujn alfrontas la pluramemuloj. Aliflanke, Nadia Rie Kondo (plumnome Nadipedia) el Pakistano dubas pri la praktika eblo rilati plurameme kadre de siaj viv-kutimoj. Des pli bone ke pri tiu temo verkas du virinoj — laŭ mi gravas reliefigi la historie subkonsideratajn opiniojn de la virinoj, precipe en tia amrilata kunteksto.

La ĉi-numera intervjuo ĝojigas min. Mi jam intervjuis preskaŭ ĉiujn de mi ŝatatajn artistojn dum la 7 jaroj, en kiuj mi estas redaktoro de Kontakto. Sed Ĵomart kaj Nataŝa — du el la plej konataj kaj ŝatataj artistoj de nia movado — ankoraŭ ne estis aperintaj en tiu ĉi rubriko, ĉar mi estis atendanta novan albumon ilian por konkretigi la intervjuon. Tamen mi ne povas atendi senfine, ili ne lanĉis albumon, sed ili konstante aperigas novajn kantojn en la reto, tiel ke tio estas tute pravigebla okazo por intervjuo.

Ankaŭ tabua kaj polemika — en alia senco — estas la libroeldonado en Esperanto.

Ni aperigas artikolon, kiu levas la demandon: Ĉu tia strebado finfine utilas, se nia lingvanaro ne plu legemas? Ĉi-numere vi ankaŭ trovos artikolon pri la 200-jara historio de la biciklo. Fakte ĝi estis planata por aperi pasintjare, ĉar nun fakte ĝi jam 201-jariĝis, sed ne estis spaco por ĝi kaj certe vi indulgos nin, ĉar ĝi estas tre interesa artikolo. Novan rubikron inaŭguras Jonax Marx — jes, la kantisto! — sed ne pri muziko, pri videoludoj. La Blaga Blogo ne blagas, sed iom filozofas kaj omaĝas al alia esperantisto!

Omaĝas al Fabienne Berthelot-Ertl, la edzino de nia konstanta kunlaboranto kaj iama redaktoro de Kontakto István Ertl, Tiel la Mondo republikigas malnovan tekston de István, kiu rakontas kiel ili ekkonis unu la alian. Ni brakumas la familion en tiu malfacila momento. Massimo Ripani ne plu redaktas la Movadan Rubrikon, kaj dum TEJO-estraro ne trovas novan posteulon por li, Łukasz Żebrowski nin helpis pri ĝi ĉi-eldone. Agrablan legadon!