Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Redakcie

En la jaro 2010, nelonge antaŭ ol mia redaktoriĝo, aperis en Kontakto artikoloj pri Medicino (n-roj 236 kaj 237 — vi povas ilin elŝuti en la retejo de UEA), inter kiuj la bonega “Homeopatio: la diluita medicino” de Aleksej Vodovozov, Rusio, kiun tradukis kaj aperigis la tiama redaktoro, Paŭlo Mojaĵev. La tempo pasis kaj fine de la pasinta jaro mi ricevis novan artikolon pri homeopatio, ĉi-foje originale verkitan de Matthieu Desplantes. Denove la sama temo, pli-malpli samaj konkludoj: Ĝi ne funkcias!

Legante ĝin, mi tuj memoris pri la malnovaj numeroj kaj pensis ke ĉi-foje estus bone havi artikolon, kiu povus doni alian vidpunkton al la afero pri alternativaj kuracmetodoj. Tamen la klopodo ne vere sukcesis, anstataŭe, ne mankis kritikoj al la temo kaj ĉefe al homeopatio. Do mi decidis fari nekutiman aferon. Ĉar sano interesas min multe, mi faris esploron kaj verkis mem artikolon. Kaj en ĝi, mi klopodis informi iom pri la historio de la scienco kaj iom inversigis la demandon: Kial tiom da skeptiko? Kiel statas la ordinara kuraca sistemo? Ĉu ĝi estas tiom prfierinda kiel ĝi sin montras?

La artikolo de Stela pri organizado kiel kuracmetodo venas kun tre interesa propono, kiu certe utilos al multaj. Mi mem jam planas baldaŭ utiligi la metodon, ĉar mia dormoĉambro/oficejo ne plu havas spacon! Reen al mia artikolo pri sano, tiu elpaŝo sukcesis nur ĉar mi ne devis multe zorgi pri la intervjua rubriko, ĉar ĉi-numere faris tion Kévin Morel-Fourrier, kiu mem havis la iniciaton intervjui Romain Filstroff, kromnome Monté, kiu havas video-kanalon nomatan Linguisticae. Ĝi specifas pri lingvoj kaj lingvoscienco.

KontakTEK, nia rubriko pri teknologio, revenas ĉi-eldone, kaj du-foje sinsekve Jonas Marx plezurigas nin per videoludaj novaĵoj. Ankaŭ Recenzo reaperas. La Blaga Blogo firme markas sian ĉeeston kaj István Ertl — evidente ankoraŭ korkreva — revenas al sia Tiel La Mondo. Mi persone dankas al li pro la klopodo daŭre kontribui al nia modesta magazino. Mi pensas ke verkado povas esti efika helpo en tiuj mornaj situacioj. Al mi helpis kaj daŭre helpas, kvankam mi kompreneble ankoraŭ fojfoje revenas al la dezerto de soleco kaj doloro.

Dankon al ĉiuj, kiuj verkis, verkas kaj ankoraŭ verkos por Kontakto!