Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Redakcie

Ni preparas tiun numeron dum okazas la Futbala Mondpokalo en Rusio. Por la plejmulto de la homoj ĝi estas festo, kiun ligas multajn naciojn danke al la sporto. Mi supozas ke por multaj, tiaj internaciaj sportaj eventoj estas unu el la malmultaj ŝancoj, kie oni povas iom koni pri aliaj nacioj kaj sperteti, ĉefe per televido, internaciecon. Ili ne konas la eblojn, kiujn ofertas Esperanton rilate al internaciumado.

Sendube sporto ebligas grandajn emociajn festojn por la popolo. Ĉu sportoj havas tamen nur virtecon? La artikolo de Luc Gouverneur prezentas alian flankon de la sportoj. Flanko, kiun malofte oni emas pritrakti, ĉar ĝi montras ke sporto ne estas nek sankta nek bona por la socio, kiel foje ĝi emas aspekti. Ne antaŭjuĝu nin, ke ni estas kontraŭ sportoj kaj ke ni volas frakasigi la popolan festemon kaj feliĉon per niaj kritikoj. Ni jam publikigis artikolojn, kiuj omaĝas la bonajn ecojn de sportoj (vidu ekz. n-rojn 249 k 262). Sed ĉar nenio estas simpleca se ni atente rigardas, ni ankaŭ bonvenigas malsimilajn vidpunktojn de la aferoj kaj ni certas ke ĉiuj gajnos el tiu pripensado.

Nia gasto en la intervjua rubriko estas homo, kiu estas ligita al ĉiuj numeroj de tiu revuo dum la lastaj jaroj, en kiu mi redaktoris ĝin. Rob Moerbeek estis voĉe intervjuita de Stela Besenyei-Merger por sia bonega podkasto La Bona Rekontiĝo, kiu certe meritas vian viziton. Mi ĝoje transkribis la rezulton por vi! Kiel prezentite en la titolo, Rob volontule provlegas kaj revizias ĉiujn vortojn de nia revuo kaj danke al li, nia lingva nivelo estas ĉiam sur akceptebla nivelo.

La Blaga Blogo pristudas interesajn konceptojn kaj havas novaĵon: nia delonga kunlaboranto, Simmon K. Barney, kiu dum 7 jaroj kunlaboris per bildoj por la rubriko de Viktoro Solé, devis transdoni la torĉon al novaj artistoj. Pasintnumere desegnis Tihomir Lovrić kaj ĉi-numere Max Elbo. Koran dankon al Simono pro tiom da jaroj en bonega kunlabora rilato kaj bonvenon al la novaj artistoj! La Movadan Rubrikon zorgas ekde la pasinta numero mia samlandano Marcionildo Vasconcelos.

Kun du-monata aperritimo, ni ofte devas ŝovi kiel eble plejmulte da interesaj kontribuoj, sed rezulte niaj paĝoj kutime enhavas tro da tekstoj. Ni provas iom ŝanĝi tion ekde nun por ke la legado estu pli agrabla. Ĉu vi ŝatas tiel? Sciigu nin kaj ne maltrafu la ŝancon verki por la tutmonda esperantistaro per kontruibuo al Kontakto! Ni atendas vin!