Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Saluton!

En la kerno de esperantismo estas, aŭ devus esti, certa grado de sennaciismo kaj de internacia frateco. Ja Zamenhof predikis: Kun internacia lingvo, “ĉiuj nacioj estus unuiĝintaj en komuna frateco”. Nu, Esperanto ankoraŭ estas for de tutmonda unuanimeco. Ĉu tio estus kialo por teorie klarigi la jam kelkjaran krizon de enmigrado en Eŭropo? Ĉu nur kiam la homaro vere rekonos sin loĝanta sur la sama tero, kaj vojaĝantaj sur la sama ŝipo, ili povus fariĝi pli fratecaj?

Naivecon for, fakto estas ke popoloj de ĉiam pilgrime migradis, temas pri la homa karaktero, bazita sur la fakto ke ni atingis ĉiujn partetojn de la mondo. Sed kelkaj — sen agnoski sian evidentan rasismon — asertas tamen ke kelkaj enmigrantoj estas pli bonvenaj ol aliaj. Ekde 1993, la kontraŭrasisma reto UNITED kolektas datumojn pri viktimoj de migrado. La listo enhavas 4 500 okazaĵon. Klára Ertl, kiu volontule laboras pri ĝi, asertas: ne temas pri krizo de enmigrado, sed jes krizo de solidareco.

La landlimoj estas unu el la plej abstraktaj homaj kreitaĵoj. Rilate al migrado, sendube ekzistas gravaj politikaj demandoj, sed ili neniam pravigus ŝovinismajn atakojn, precipe en landoj, kiuj formiĝis danke al enmigrado, kiel Usono aŭ Brazilo. Dum la homoj dividos sin per sociaj klasoj, religioj kaj nacioj, ili plu timos ĉion fremdan.

Ankaŭ en Esperantujo estas krizoj, sed ĉu ne la esperantistoj estas tiuj homoj, kiuj ĉiam ilin defias? Nia intervjua gasto, Suso Moinhos, dediĉas sin al fako en nia kulturo, kiu eble estas la plej defia, speciale en la nunaj tempoj: Literaturo. Malgraŭ tio, li plu verkas kaj tradukas.

Same ni, en Kontakto plu laboros por vi! Jam la dua sinsekva eldono, en kiuj ni ĉefteme parolas pri grava temo — el homa kaj politika vidpunktoj. Ja Kontakto estas soci-kultura revuo — kaj ne nur por junuloj. Kiel vi scias, tio ne signifas ke ni havas pli distrajn erojn (kiuj ege mojosas). Tio estas pruvo, ke juneca revuo povas esti kaj serioza kaj amuza.

Jam venis fino de unu plia jaro. Dankon al vi, kiu akompanis nin en 2018. Aplaŭdojn al niaj kunlaborantoj, kiuj per riĉa enhavo regalis nin! Mi esperas ke vi ne forgesu reaboni la revuon por la sekva jaro! Ĝis!