Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

“Konsento konstruas, malpaco detruas(1)”. Kvankam ankoraŭ nun en multaj lokoj regas la terura etoso de malpaco — vidu la situacion de Venezuelo, ekzemple — mi kuraĝas diri ke nuntempe la homaro strebas eviti militon pli ol antaŭe. Ĉu tiu aserto pravas laŭ vi? Kaj plie, ĉu eble la sporto, en siaj diversaj manifestacioj, favoras al pli pacema mondo? Kvankam nemalofte, sporto estas puŝata de emocioj disputaj kaj batalemo propraj de militemo — tre konata estas la agresemo en piedpilko ekzemple — ili laŭ mi, iom post iom rafiniĝis en sporto. Eble tial taĉmentoj fariĝis teamoj. Sed ne ĉiuj sportoj estas similaj.

Simile al nia Lingvo Internacia, homo elpensis sporton, kiu siaflanke celas esti plezuriga, saniga kaj malperfortema. Ĝia nomo estas Ĉukpilko (Tchoukball) kaj ĝia kreinto estas la sviso Hermann Brandt. Ĉukpilkon, nun rekonatan kiel sporto de la paco, li kreis en 1970. Mi konis la sporton en la jaro 2002 okaze de la IJK en Brazilo, kiam la aŭtoro de la nuna ĉefartikolo, Julio Calegari, organizis tieajn surlokajn matĉojn kaj instruadon, en kiuj mi povis partopreni.

Mi persone, kiu ne estas tre sportema, povas atesti: La ludo estas vere ĝuinda. La rememoro pri tiu okazaĵo igis min pensi la jenon: De kelkaj jaroj kadre la Universalaj Kongresoj okazas futbal-matĉo de la Esperanta Futbal-teamo. Kial de nun, kadre la IJK-oj oni ne ekorganizu ĉukpilkajn instruadojn cele al kreo de internacia Esperanta Ĉukpilka teamo, kiu ludu matĉojn dum la Internaciaj Junularaj Kongresoj? Jen ideo por la organizantoj de la ĉi-jara IJK.

Ĉar mi ĵus revenigis al miaj pensoj tiun jam foran, tamen neforgeseblan, sperton de la IJK en 2002, mi donu spacon al alia rememoro. Tie mi havis unuafoje la ŝancon trovi originalajn diskojn de Esperanto-muziko. Kiel granda entuziasmulo de muziko (tiam precipe de rokmuziko) mi tuj aĉetis tri KD-ojn, inter kiuj Ŝako, de la grupo La Porkoj. La unua disko de Alejandro Cossavella multe diferencas stile de lia plej lasta Tro, albumo lanĉita partnere kun la muzikgrupo Vojaĝo, tamen la esenco restas sama. En la intervjuo kun li vi povos koni iom pli pri la maniero, kiel li laboras kaj pri lia kariero.

Kontakto estas kunlabora revuo. Via abono, samkiel kunlaboro en formo de artikoloj, estas tre bonvenaj kaj bezonataj. Helpu nin sendante proponojn pri temoj, kiujn vi ŝatus legi, sed ankaŭ diskonigu ĝin al viaj konatoj. Ni antaŭdankas. Ĝis la sekva numero!

(1)zamenhofa proverbo