Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Povon al la virinoj!

Ĵus svarmis tra la amaskomuniloj la unua foto iam ajn farita de Nigra Truo. La atingo estis vaste kaj fiere festata de la scienca komunumo. La bildo estis kunmetita per la kunlaboro de teleskopoj de pluraj lokoj en la mondo kaj pruvas la teorion de relativeco de Einstein. Tamen, kio plej ĝojigis min, estis la fakto, ke malantaŭ tiu ĉi historia atingo, estas la 29-jara Katie Bouman, virino, kiu en MIT (Teknologia Instituto de Massachusetts) gvidis la kreadon de la programo, kiu produktis la bildon.

Sendube ŝi fariĝos ekzemplo de kapableco, el kiu multaj knabinoj tra la mondo povas inspirigi sin. Sed samtempe, kiam nun ni festas la atingon de Katie, en Irano Nasrin Sotoudeh, virino, pro la paca defendo de la rajtoj de virinoj en tiu lando, estis kruele kondamnita ricevi 148 vipbatojn kaj resti preskaŭ 40 jarojn en malliberejo. Kiom malsamaj la situacioj por virinoj en la mondo.

Ankoraŭ ne estas klare por ĉiuj, ke ne ekzistas pravigo por iu ajn seksa/genra diskriminacio. Kaj batali por tio estas unu el la multaj gravaj taskoj de la feminisma movado. Dum virinoj en okcidentaj landoj pli kaj pli atingas prestiĝan socian pozicion, multloke en oriento la virinoj devas batali kontraŭ malkleraj tradicioj, kiuj ankoraŭ katenas, ne nur la virinojn, sed la homan progreson ĝenerale.

En Barato al tiu progreso multe kontribuis la kreaĵo de A. Muruganantham, unu el la 100 plej influhavaj personoj de la mondo, laŭ la revuo TIME en la jaro 2014. Konata kiel Pad Men (Menstrutuka Viro), post multjara penado, li sukcese konstruis simplan maŝinaron, per kiu eblas fabriki tre malmultkostajn menstruajn tukojn por la virinoj en la tieaj komunumoj. Laŭ li, “la plej forta kreaĵo de la naturo estas ne leono, nek elefanto, nek tigro. Estas la virino”.

“Kion ajn viroj faras, virinoj kapablas same, sangelfluigante”. Mi legis ĉi tiun frazon sur t-ĉemizo — ĝuste la temo de ĉefartikoloj en ĉi tiu numero. Kial menstruo ankoraŭ estas tiom granda tabuo? Per du malsimilaj vivspertoj ni konatiĝos kun la zorgoj de virinoj en okcidento kaj oriento rilate al menstruo. Ankaŭ nia intervjua gasto estas ekzemplo de la virina povo kaj talento. Natalia MacMahon, krom reĝisoro, estas aktorino kaj tradukisto. Ŝi antaŭ nelonge aperigis Malsano Nomata Amo, retserion kun 6 ĉapitroj en kiuj Esperanto rolas kiel grava faktoro en la historio.

Ĉion ĉi pripensante, mi rezonis: La virojrolis (almenaŭ li tiel sin prezentas) kiel protagonisto en la monda historio. Kaj surbaze de perforto kaj konkurado — laŭ la vira modelo — kulturoj formiĝis. Ĉu vi jam vin demandis, kia estus la mondo, se virinoj regus ĝin? Mi ne dubas ke, por ke la estontaj generacioj pluvivu, necesas enkonduki la mondon sur pli bonan vojon. Ĉu la virinoj montros la vojon?