Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

-- REAGOJ --

Sinceran gratulon al Vasilij Milushnikov pro lia kontribuo “Donecko sub bomboj” en la lasta numero de Kontakto. Klarvida kaj konvinka. Jen bedaŭrindaj sed evidentaj faktoj. Christian Rivière — Francio Mi ne skribis reage lastatempe, do supozis ke indas denove, por ke vi sciu, ke Kontakto daŭre interesas kaj plaĉas.

La artikoloj en la nutrada numero estis bonaj; mi bedaŭris (kaj surpriziĝis) nur ke ne estis io pri vegetarismo/veganismo, sed, nu, mi komprenas, ke vi ne povas publikigi tion, kion vi ne ricevas, do mi supozas, ke neniu verkis pri tiu temo.

Russ Williams — Usono/Pollando La partoprenantoj de la aŭtuna lingvotrejnado en Jekaterinburgo, Rusio, esprimas sinceran dankon al la redaktoro de la revuo Kontakto, pro la fervora, sindona, senlaca laboro por la revuo. Dum lastaj jaroj la revuo vere pliboniĝis kaj de la enhava, kaj de la grafika flanko, aperis multaj interesaj aŭtoroj, rubrikoj, intervjuoj kaj eĉ konkursoj.

Estas granda fiero montri ĝin al kolegoj kaj amikoj-neesperantistoj kaj pruvi al ili, ke Esperanto vivas kaj evoluas. Grandan dankon al ĉiuj, kiuj kontribuas por la revuo, kiuj dividas kun la legantoj siajn pensojn, ideojn kaj projektojn. Sen vi la revuo ne ekzistus. Grandan dankon al TEJO kaj UEA, kiuj subtenas la revuon. Pliajn sukcesojn al la revuo!

La partoprenantoj de la Aŭtuna lingvotrejnado — Rusio

-- INFORME --

Facillingvaj konsiloj

La Instituto Fina Venko estas nova internacia organizo, kiu celas disvolvi kaj pligrandigi la Esperanto-movadon. Ĝi prilaboris stilajn regulojn kaj publikigis la artikolon “Kiel verki facilajn artikolojn”. La artikolo enhavas bonegajn konsilojn por verki facillingve kaj ege utilas por tiuj, kiuj emas verki artikolon por Kontakto en facila lingvaĵo. Tiaj artikoloj helpas al la komencantoj en la lernado de Esperanto.

http://finavenko.net/

Lernu Esperanton per ŝercoj

Temas pri nova libro, kiu aperas en la serio Learn Languages with Jokes. La libro enhavas 100 ŝercojn en Esperanto kun tradukoj en la angla, kaj disponeblas en formatoj .mobi, .epub kaj .pdf. Ekzistas ankaŭ versio ibook por Macintosh, iPad kaj iPhone.

Por tiu versio esperantistoj de Britio, Germanio, Brazilo, Hispanio, Ĉeĥio kaj aliloke pruntedonis siajn voĉojn, por ke la serĉoj kaj do lingvo ne nur legeblu sed ankaŭ aŭdeblu.

http://languagelearningjokebooks.com/product/lernu-esperanton-per-sercoj/

Temo-sugestoj

Ĉu vi ŝatus verki por Kontakto, sed mankas inspiro?

Ni proponas al vi kelkajn temojn kiel sugestojn pri artikoloj por venontaj numeroj de Kontakto. Sentu vin libera ankaŭ por fari proponojn. Ni bonvenigas vian partoprenon!

Jen sube la aktualaj temo-sugestoj: (pliaj detaloj pri ili troviĝas en nia retejo kontakto.tejo.org)

#Facila teksto

Kontakto ĉiam bonvenigas facillingvajn artikolojn pri kiu ajn temo. Disponeblas reta programo “Facililo” por helpi. Detalojn kiel verki facillingve legu en nia retejo.

#Kien la religioj?

Ĉu la postmoderna mondo plu bezonos la tradiciajn religiojn? Kiun religion vi sekvas kaj kial ĝi estas por vi grava?

#Ĝeedziĝo

La plejmulto de la junuloj kredas ke feliĉa geedzeco pli gravas ol konstrui profesian karieron. Samtempe kreskas la nombro de divorcoj kaj la geedziĝoj daŭras ĉiam malpli. Pli ol duono finiĝas antaŭ forpaso de 10 jaroj. Kial la paroj disiĝas? Kaj kial la homoj daŭre edziĝas?

#Pluramemo

Pluramemo estas la prefero samtempe havi plurajn rilatojn amajn, koramikajn aŭ romantikajn. Ĉu tio eblas laŭ vi? Ĉu vi povus ami pli ol unu personon samtempe?

#Konsumismo

Ĉu vi aĉetas superfluajn varojn? Ĉu konsumismo helpas disvolviĝon aŭ malsanigas la socion?

#Recikligo kaj rubaĵoj

La destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj necesa en la mondo.

#Polemikaj tradicioj

Ĉu en via lando aŭ regiono ekzistas polemikaj tradicioj, kiuj ne plu kongruas kun la ĉirkaŭaĵo aŭ kiuj vekas kritikon el parto de la socio?

Limdatoj

Jen la kontribuaj limdatoj por la venontaj numeroj:

2015:2 — 1-a de aprilo

2015:3 — 1-a de majo

2015:4 — 1-a de julio

2015:5 — 1-a de septembro

2015:6 — 1-a de novembro

2016:1 — 1-a de januaro