Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Jen via mondo, jen nia mondo, kun monta neĝo kaj mara ondo. De la tropikoj ĝis la polusoj, jen vasta mond’ por ĉiuj ni. Ĉi tiun Esperanto-versio de This land is your land tradukitaj de Wouter F. Pilger vi eble jam aŭdis, ĉu per la kasedo de Duo Espera aŭ — plej problabe — en koncertoj de “JoMo”.

Sed tiu ĉi mondo, kiel ni konas ĝis nun, eble ne plu longe estos la sama. Se eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan, kiom longe la planedo eltenos la damaĝojn, kiujn nia homa civilizacio daŭre altrudas al ĝi? Sciencistoj asertas ke post 10 jaroj ne plu estos revenvojo por savi la klimaton. Eble tio sonas troige por tiuj, kiuj loĝas konforte kaj dume havas aliron al trinkebla akvo kaj manĝaĵo. Sed necesas rigardi trans la surfaco de nia ĉiutaga, nur kelkjardeklonga vivo, kaj kompreni ke la estonta vivo sur la tero postulas pli de nia persona kaj komuna elfortoj.

Por tio pledas Greta Thunberg, sveda knabino, kiu fariĝis tre konata pro sia — komence sola — protesto antaŭ la nacia parlamento plede por la klimato. Ŝi estis invitita paroli pubike, kaj ŝia saĝeco kaj mesaĝo forte influis gestudentojn ĉirkaŭ la mondo simile iri sustraten protesti, samkiel trafe influis Pablo Conessa verki la artikolon. Sed la estonteco de la mondo bezonas ne nur proteston sed agadon. La artikolo de Ryan Callahan pritraktas ĝuste tion kaj proponas kvar sugestojn por pli ekologia vivstilo.

Ekologio — la maro specife — ĉefa elemento por la ekvilibro de nia mondo, estas ankaŭ reliefa temo en la muzika arto de Kjara, itala kantistino, kiu ĵus aperigis sian unuan albumon en Esperanto. Sperta kantistino kaj komponisto, per Blua Horizonto ŝi ekpaŝas sur internacian kampon kaj impresas pro la mondmuzika kvalito prezentata, en kiu sentoj kaj emocioj envolvas la aŭskultantojn.

Kiel ĉiam, nia revuo ĝuas kontribuojn diversajn kaj riĉajn. Ĉi-eldone ne malsamas. Vi legos interasajn artikolojn kiel la historio de koncentrejoj dum la hispana diktaturo; pri la scienca metodo kaj la rubrikojn: Videoludoj, Tiel la Mondo, Blaga Blogo kaj Movada Rubriko.

Espereble la enhavo plaĉos al vi kaj influos ankaŭ vin verki por Kontakto. Ni atendas vian kontribuon.