Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Redakcie 2019:4

La jaro 2019 estas deklarita internacia jaro de indiĝenaj lingvoj laŭ Unesko. La celo estas, per tio kontribui al la konscio pri la urĝa bezono zorgi, revigligi kaj antaŭenigi indiĝenajn lingvojn en la mondo. Ekzistas nuntempe de 6 ĝis 7 mil lingvoj en la mondo. Ĉirkaŭ 97% de la monda loĝantaro parolas nur 4% el ĉi tiuj lingvoj, kaj nur 3% de la popoloj parolas la ceterajn 96% el ĉiuj ekzistantaj lingvoj. La granda plimulto de ĉi tiuj lingvoj, parolataj ĉefe de indiĝenaj popoloj, senĉese malaperos.

Mi mem, verdire, ne multe scias pri la fenomeno, kaj eĉ dubas kiel eblus entute solvi ĝin. Estas eĉ malfacile mezuri la problemon kiam vi, ĉar naskiĝinta en socio kun jam difinita majoritata lingvo, neniam spertos la malaperigon de via propra denaska lingvo. Tamen ne koni la problemon ne signifas ke ĝi ne ekzistas.

Danke al pli kleraj homoj ni povas informiĝi pli bone. La ĉefartikolo de nia nuna eldono, prezentita kaj tradukita de Manuela Burghelea kaj Daniel Sanchez, sciigas al ni pri la kaŭzoj de tiu malaperado. Tiuj kialoj estas komplikaj, ili entenas politikan regadon, diskriminacion kaj monon.

Similaj kialoj por alia ankaŭ grava problemo: La klimata ŝanĝiĝo.

En la pasinta numero ni publikigis artikolon, kiu prezentis al niaj legantoj la svedan knabinon Greta Thunberg. Ŝiaj protestoj kontraŭ la apatio de la tutmondaj registaroj vekis atenton de la amaskomunikiloj kaj inspiris multajn studentojn tra la mondo simile agi. Sed laŭ Stanislavo Belov, ĉio temas nur pri hipokritaj ludoj de la grandaj oligopoloj, kiuj regas la merkaton kaj la enegipolitikon en Eŭropo. En sia artikolo, li skribas: “Ni estu realismaj: necesas pliaj jardekoj kaj plurmiliardaj ŝtataj subvencioj por solvi la problemojn de la verda energio.”

Malgraŭ la debatoj pri la solvo de la problemo, la organizaĵo Global Footprint Network (Tutmonda Spura Reto), diskonigis la infomon ke la lastan 29-an de julio ni alvenis al ĉi-jara tago de la Tera superŝarĝiĝo. Tio signifas ke dum malpli ol ok monatoj, ni jam uzis pli da naturrimedoj ol la planedo povas — kun regenera marĝeno — provizi dum la tuta jaro.

Por iom mildigi la enhavon ni prezentas al vi pli leĝeran eron. Nia intervjua gasto estas konata esperantisto kaj movadano: Roman Dobrzyński, kiu antaŭ 50 jaroj estis mem la redaktoro de tiu ĉi revuo, kiun vi tenas mane. Roman ne perdis sian ĵurnalisman vervon kaj nature rakontas pri historioj, kiuj markis lian interesan vivon! Por mi estas granda plezuro fari tiun vojaĝon al la pasinteco, kaj mi esperas ke ankaŭ vi ĝuos.

Ĉu vi ŝatus aperigi artikolon en la sekva numero? Ne maltrafu la ŝancon: verku! La tempo ja pasas rapide, kaj mi atendas vin en la sekva numero! Ĝis baldaŭ!

Rogener PAVINSKI

Ĉefredaktoro