Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Saluton!

Mi unue volas esprimi mian ĝojon pri la pasintjara kresko kaj pri la sukceso de nia membro-kampanjo (pri, kiu vi povas legi sur paĝo 4), kiu alportis novajn legantojn por nia revuo. Tio estas motivo por fieri kaj pli dediĉeme labori por ĝi.

Ekologio estas vorto, kiu fariĝis preskaŭ ŝablona kaj tendenca esprimo. Des pli domaĝe ke nuntempe ĉiu granda entrepreno, kelkaj ne malofte konataj pro prifajfado de ĉio krom profito, volas ŝajnigi sin ekologiamika kaj verd-respondeca, sen ke la publiko tamen vere sciu pri la vereco de tiuj fasadaj elmontroj. Eĉ sciencistoj, kiuj ĉiutage avertas nin pri la urĝeco de la monda ekologia stato, ne tute neŭtrale fidindas, ĉar estas sciate ke oni apenaŭ plu akiras monon por esplorado, se oni ne aldonas “daŭripova evoluigo” al siaj esplorceloj.

Sed kio estas Daŭripova Evoluigo? Aŭ pli bone, kio ĝi ne estas? Ambaŭ demandojn respondas Guillaume Nénuphar (pli konata kiel la muzikisto Gjiom Armide) per sia tre trafa kaj informriĉa artikolo pri la temo. Plia kontribuo venas el Ĉinio, kiu estas la plej poluanta lando de la mondo. Tamen Ĉinio staras pinte ankaŭ ĉe alia statistiko: Neniu alia lando investas tiom multe je renovigeblaj energifontoj, kiel la ventoenergio: pri tio temas la artikolo de Zhao Jun. Kiam oni parolas pri ekologio, tio signifas ne nur mencion pri aero, akvo, tero ktp. Ankaŭ al lingvoj tiu nocio estas aplikebla, tial nia konstanta kunlaborantino Olga Ŝilajeva ĉifoje verkis pri ekolingvistiko.

De kiam ni inaŭguris nian intervjuan rubrikon, mi estis konscia kaj iom zorgema pri la fakto ke neniu virino estis intervjuita — ĝis nun. Ĉar nia ĉi-numera intervjuato estas ne nur virino, sed ankaŭ feministo. Agenita Ameno estas socia sciencisto, kiu esploras pri la virina socia kondiĉo. Legadon de ŝia (laŭ titolo, polemika) libro “Socia rolo de la kromamantoj” mi forte rekomendas. Nu, koincide kun la temo de la intervjuo, “La blaga blogo”, de nia alia konstanta kunlaboranto, Victoro Solé, en la nuna numero estas “La blogo de adultulo”.

István Ertl rakontas en “Tiel la mondo...” kiel la mondo etas, kaj ne temas pri Esperantio. Vi scios pri la Esperanta radio-programo por telefonaparatoj, kaj miros pri kelkaj belaj infandesegnaĵoj. Nepras mencii ke, ĉi-numere Szabolcs Szilva debutas kiel la nova redaktoro de la movada rubriko TEJO-Tutmonde. Bonvenon al li! Ne forgesu sendi viajn artikolojn, tekstojn aŭ ideojn al ni. Ĝis la venonta!

Rogener PAVINSKI