Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

“Pli bone ricevi interesan revuon malfrue ol ian salaton ĝustatempe.” Laŭ informo de nia kunlaboranto István Ertl, la frazon diris Simo Milojeviĉ, kiam li mem atingis, redaktante la revuon Esperanto, rekordajn malfruojn. Nu, verdire mi persone povas nur parte konsenti, ĉar kiel vegetarano, mi ne rifuzas ian ajn bonan salaton, tamen ne povas nei ke nia revuo, eĉ malfrua kiel la nuna eldono, pli bongustas ol salato. Nian malfruon kaŭzis plibonigaj streboj, feliĉe tre foras de iamaj rekordoj kaj malaperos baldaŭ.

Kanabo. Kulpa aŭ senkulpa? Ĉu la bandito aŭ heroo? Nia ĉeftemo estas certe polemika, sed ĝi prezentas aktualan tutmondan problemon — la drogoj. Unuiĝintaj Nacioj kalkulas ke 4% de la monda popolo konsumas ĝin minimume 1-foje jare kaj malpli ol 1% uzas ĝin ĉiutage. Ĝia posedo, uzo aŭ vendo fariĝis malpermesata en la plejmulto de la landoj komence de la 20ª jarcento. Ekde tiam kelkaj landoj intensigis la leĝojn kontraŭ ĝi, dum aliaj malstreĉis la aplikadon de tiuj leĝoj. La historio de tiu planto en Ameriko, la nuntempa polemiko kaj eĉ sciencaj esploroj pri ĝiaj sanefikoj estas interese prezentitaj de la brazilano Bira Ferreira.

Unuafoje ni eluzas nian intervjuan rubrikon por pure movada temo. La kialo tamen estas komprenebla: UEA havas novan prezidanton kaj ni profitas por esti la unua komunikilo intervjui la freŝan funkciulon: Mark Fettes! (Ĉu ni estos la unuaj aperigi la intervjuon, tio estas alia afero...) Ni ŝatas koincidojn kaj la specialan rubrikon pri la 50-jariĝo de nia revuo okupas ankaŭ nova estrarano de UEA: Stefan MacGill estis teknika redaktoro de Kontakto en la 1970/80-aj jaroj.

La daŭrigon de nia lasteldona ĉeftemo, pri la vojaĝo al Japanio de Ĵenja Y. Amis, en brila priskribo vi trovas ĉi-numere. Vi ankaŭ scios ke fama itala kantisto uzis Esperanton en sia nova muzikvideo. La ligilon por spekti ĝin vi ricevos leginte la artikolon de Edoardo Nannoti. La facillingva rubriko prezentas tradukaĵon de nia irana kunlaboranto Akbar Abnekar. Ne mankas niaj jam tradiciaj rubrikoj — La Blaga Blogo de Viktoro Solé pri diskutantoj, Tiel la mondo... pri “atingeblaĵoj en ĝustaj dimensioj”, Varsovia Vento de Rangel kaj Régis de Castro kaj TEJO-Tutmonde pri la interesaj novaĵoj el nia junula movado.

En tiuj ĉi feriaj tempoj, mi deziras plenan profiton kaj ĝuon al vi, kiu ferias kaj/aŭ vizitas E-renkontiĝojn. Por vi, kiel mi, kiu jam de iom da tempo malhavas feriojn, mian kompaton. Memoru ke ĉiam vi povas transformi la frustriĝosenton en ion bonan. Do uzu ĝin por verki artikolon por Kontakto =).

Rogener PAVINSKI