Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Saluton!

Unu jaro kompletiĝas de kiam ni prenis la redaktoran taskon. La pasintjara duobla numero 2010:5&6 estis nia unua, sed ni decidis nur en la venonta numero taksi nian unujaran laboron, ĉar tiam ni ankaŭ kompletigos tutan jarkolekton per lanĉoj de ses numeroj en 2011. Do, ek al priskribo de la antaŭlasta numero de la jaro.

La ĉefartikoloj ĉi-eldone temas pri la plej preferata temo inter la esperantistoj: — Lingvoj. Tion pruvas la fakto ke la ĉi-temaj artikoloj alvenis al nia leterkesto, malgraŭ ke ĝin ni ne anoncis. Pri diversaj interesaj faktoj kaj siaj malkrovoj rilataj al lingvoj rakontas Olga Ŝilajeva en sia artikolo “Lingvaj Notoj”. Kiel rapide vi legas? Kalkulu mem kaj komprenu tion, kio malhelpas vin legi rapide per la artikolo pri rapidlegado de Rogério Ferreira. Lingvoj estas rimedo por komunikado, sed ne ĉiuj povas komunkiĝi per la samaj rimedoj. Dum vi legas tiujn presitajn vortojn, blinduloj, ekz. ne povas same fari. Tial la brajla skribsistemo estis inventaĵo, kiu malfermis al ili la mondon — pri tiu skribsistemo skribis Sergey Korol. Fine, pri la rilatoj inter Esperanto kaj la latina lingvo verkis Frederiko Lopes.

Dediĉi sin dum 35 jaroj al io, kio samtempe ne estas onia deviga laboro, certe postulas iom pli ol sindonemo. Nepras havi ĝojon per la plenumo de tia aktivaĵo. Tial, eĉ ne dubu ĉu Ĵak Le Puil kun plezuro redaktas kaj kompilas la “Politikan, kulturan, skandaleman kaj ajnecan” — kaj mi aldonas — unikan, gazeton “La Kancerkliniko”. Ĵak respondis niajn demandojn ne nur pri la “zageto” sed ankaŭ pri sia muzika kaj traduka agado.

La blaga blogo ĉi-foje rakontas historion pri juna knabo kiu, kvankam nun li estas plenkreskulo, ne sukcesis forigi la manion tuŝi ĉion kion li vidas. La rubriko El Ĉinio prezentas la pentrarton, kiu karakterizas tiun landon. Iom da poezio kaj scienco vi trovos en la nuna eldono — ili inspiros vian animon kaj instruos vian cerbon. Se tamen ĝiaj lingvaĵoj iom pezas, tuj iru al la facillingva artikolo por senstreĉiĝi kaj ĝui leĝeran tekston.

Kiam ni provis elekti la kovrilon por ĉi tiu eldono, ni faris ion tute novan. Per Interreto ni proponis kvar bildojn kaj petis la esperantistojn decidi kiun uzi por la kovrilo. La nuna kovrilo estis la plej ŝatata kaj la afero tiel bone funkcias ke probable ni daŭrigos, ĉar tiel ni pli komune kreas la revuon. Ĝis la venonta!