Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Saluton!

Tiu ĉi numero devus esti en viaj manoj jam antaŭ pli ol monato, sed pro tio ke dum la nordhemisferaj somerferioj, ĉefe dum la Universala Kongreso, la skipo de la Centra Oficejo en Roterdamo vojaĝas al la gravaj renkontiĝoj, tiu ĉi numero devis atendi iom pli por naskiĝi. Kaj tie ĉi mi diru ke la laboro, kiun faras la oficistoj kaj volontuloj en la CO estas nepra kaj gravega por la aperigo de ĉiu numero — mi profitas por esprimi miajn dankojn al ili.

La ĉefartikoloj en tiu ĉi eldono pritraktas gravan problemon: militon. Ne malofte sur niaj paĝoj reliefiĝis konfliktoj kiel tiuj en Ukrainio, Japanio kaj Ĉinio, la araba printempo k.a. Tiuj ĉi du artikoloj estas tamen iom specialaj ĉar ili ankaŭ malkaŝas la agadon de ekstremaj grupoj sine de tiuj armitaj konfliktoj. La krizon de Irako kaj Sirio; la rolon, kiun havas ISIS (Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio) en ĝi; tion detale analizas Viktor Bosnjak el Italio. La historion de la internaj militoj en Kolombio kaj la naskiĝon de la timata FARK (Fortoj Armitaj Revoluciaj de Kolombio) rakontas Juan Sebastian Santacruz el Kolombio.

Kvankam la militecaj artikoloj okupas multajn paĝojn de nia eldono, ankaŭ alia temo firme ĉeestas en ĉi tiu numero — la muziko. La gasto de nia intervjua rubriko estas Floreal Martorell, la estro de la muzikeldonejo Vinilkosmo. Delonga kultura aganto en nia movado, Flo klopodas konstante adaptiĝi al la novaj cirkonstancoj, kiuj lastatempe puŝas la eldonadon kaj distribuadon de muziko al ĉiam novaj formatoj. Ĝuste pri tia ŝanĝiĝado temas la artikolo de Joop Kiefte el Nederlando. Li invitas la artistojn al la memeldonado de sia muziko.

Ĉu vi scias ke ekzistas propono por la flago de la Tero? Jes, sveda desegnisto proponas flagon, kiu simbolu ĉiujn naciojn kaj kiu iam povos esti suprentirita sur aliaj planedoj (kia aroganteco!). Ne, ĝi ne estas verda, nek ĝi havas stelon. La esperantista flago tamen estus mondkonata se la historio, kiun ĉi-numere prezentas la Blaga Blogo fariĝos realo. Ĉu ni estos pretaj por la Fina Venko? La rubrikoj Tiel la Mondo kaj TEJO tutmonde kompletigas la revuon.

Do, estimata leganto, ne tro prokrastu la legadon, ĉar la venonta eldono jam estas en la bakujo kaj rapide pretos por via gustumo. Tie troviĝos i.a. artikolo pri la filmfestivalo Teo kaj Amo kaj la rezultoj de nia 2-a Muzika Konkurso. Ĝis baldaŭ!

Rogener PAVINSKI