Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La tempo flugas, la tempo kurtas. Pli kaj pli ŝajnas ke la tagoj pasas rapide kaj mankas tempo por fari aferojn. Ĉu ankaŭ vi foje sentas tion? Ke ĉi tiu numero aperas en iom prokrastita tempo: kulpas la tempo-kuro, kiun ni ne ĉiam povas akompani. Kaj eĉ la aldono de unu plia sekundo en la tempo, kiel okazos ĉi-jare, ne helpos nin.

Paweł Fischer-Kotowski en sia artikolo montras ke la aldono de la Supersekundo ne estos tiel facila afero kiel povas unuavide ŝajni. Por komplementi la temon, Cecilia Prudkin rakontas pri la historio de la tempo-mezuriloj ĝis la hodiaŭaj atomhorloĝoj.

Ankaŭ pro ne sufiĉa tempo, ni ne povis aperigi la intervjuon planitan por ĉi tiu eldono. Ĉio havas sian tempon, ĝi aperos en la tuj venonta numero. Sed ĝi ne mankos al vi ĉar la nuna eldono estas plena je interesaj artikoloj kaj rubrikoj.

Por tiuj, kiuj konstruas retejojn aŭ afiŝas en blogoj, troviĝas gravaj informoj por faciligi la legadon tra la reto por malfortvidantoj. Ankoraŭ pri la temo, la rubriko KontakTEK reaperas por prezenti la lastajn teknologiajn novaĵojn.

Alia reaperanta rubriko estas La Objekto, kiu ĉi-foje rakontas la historion malantaŭ malnova poŝtkarto sendita de esperantisto el Turkio al samideano en Urugvajo. La filmindustriaj Oskar-premioj estis disdonitaj antaŭ monato, kaj unu el la multpremiitaj filmoj, La Granda Budapeŝta Hotelo, estis recenzita de Stanislavo Belov.

Por la dua fojo en niaj paĝoj, la junulo Evgenij Georgiev el Kazaĥio aperigas sian kurtan novelon. Nun temas pri “Nubego”, katastrofa futurtempa historio. Bonvolu legi kaj skribi al ni pri viaj impresoj. En la novaperinta scienca rubriko troviĝas kontribuo de Olga Ŝilayeva pri aspektoj de la rusia buĝetado.

Ankoraŭ estas la bonega blogaĵo de Viktoro Solé, kodisko-recenzoj, Varsovia Vento en facila lingvaĵo, Tiel la Mondo kaj TEJO tutmonde. Kiel vi vidas, bunta numero. Espereble vi havas tempon por legi ĝin entute.