Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

-- REAGOJ --

Jen revuo, kiu sukcese ekuzas la Interreton iel merkatike. Ĉi tiu ekzemplo de bona uzo estas studinda. Ĉiam en Esperantujo la homa parto estos la plej grava, sed ankaŭ valoras pristudi la kunligon inter homoj kaj iliaj komunikosistemoj.

Denis Keefe — Usono

Kontakto pli kaj pli belas, nuntempas kaj enhave riĉas! Kiel rezulto de nia abonkampanjo kolektiĝis jam 20 abonoj de Kontakto. Ĝis la fino espereble ni atingos 30 abonojn.

José R. Tenorio — Esperanto-Asocio de San-Paŭlo/Brazilo

-- INFORME --

2ª Muzika Konkurso de la revuo Kontakto

Post la pasintjara unua sukcesa realigo, la revuo Kontakto, TEJO kun apogo de UEA relanĉas la 2-an Muzikan Konkurson de la revuo Kontakto! Kun la celo plenigi la truon, kiun lasis la forlaso de la branĉo “Muziko” el la Belartaj Konkursoj de UEA, kaj premii la talentojn de niaj artistoj. Ĉi-jare la konkurso estas dividita en tri kategoriojn: Kanto de la Jaro, Premio de la publiko kaj Nova Talento.

La regularo estis aktualigita por ĉi tiu dua konkurso. La premio “Albumo de la jaro” estis anstataŭigita per la premio Nova Talento. En 2014 partoprenis 16 konkursaĵoj el konataj kaj novtalentaj artistoj. La premiojn ricevis “La Perdita Generacio” kaj “Barok’”. Pliajn detalojn kiel partopreni vi trovos en la regularo. Disvastigu la informon!

“Nia Teamo”

TEFA, Tutmonda Esperanto-Futbala Asocio, lanĉis monkolektan kampanjon por okazigi la unuan oficialan matĉon de la Esperanto-teamo “Nia teamo”, planitan por la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo. Nun jam aprobite kiel membro de NF-Board (Nova Federacia Ligo), TEFA planas ludon kontraŭ la teamo de Okcidenta Saharo.

La mono helpos pagi la kostojn de la organizado kaj de la flugbiletoj de la ludantoj kaj trejnistoj. Kiel rekompecon, la apogantoj povas ricevi, interalie, membrokarton kaj T-ĉemizon de la teamo.

https://www.indiegogo.com/projects/tutmonda-esperanto-futbala-asocio-nia-teamo

— FOTO

“Nucita [la hundino] tre ŝatis la artikolon pri la temp-mezuriloj”

sendita de Luis Felipe - Kolombio

Temo-sugestoj

Ĉu vi ŝatus verki por Kontakto, sed mankas inspiro?

Ni proponas al vi kelkajn temojn kiel sugestojn pri artikoloj por venontaj numeroj de Kontakto. Sentu vin libera ankaŭ por fari proponojn. Ni bonvenigas vian partoprenon!

Jen sube la aktualaj temo-sugestoj: (pliaj detaloj pri ili troviĝas en nia retejo kontakto.tejo.org)

#Facila teksto

Kontakto ĉiam bonvenigas facillingvajn artikolojn pri kiu ajn temo. Disponeblas reta programo “Facililo” por helpi. Detalojn kiel verki facillingve legu en nia retejo.

#Kien la religioj?

Ĉu la postmoderna mondo plu bezonos la tradiciajn religiojn? Kiun religion vi sekvas kaj kial ĝi estas por vi grava?

#Ĝeedziĝo

La plejmulto de la junuloj kredas ke feliĉa geedzeco pli gravas ol konstrui profesian karieron. Samtempe kreskas la nombro de divorcoj kaj la geedziĝoj daŭras ĉiam malpli. Pli ol duono finiĝas antaŭ forpaso de 10 jaroj. Kial la paroj disiĝas? Kaj kial la homoj daŭre edziĝas?

#Pluramemo

Pluramemo estas la prefero samtempe havi plurajn rilatojn amajn, koramikajn aŭ romantikajn. Ĉu tio eblas laŭ vi? Ĉu vi povus ami pli ol unu personon samtempe?

#Konsumismo

Ĉu vi aĉetas superfluajn varojn? Ĉu konsumismo helpas disvolviĝon aŭ malsanigas la socion?

#Recikligo kaj rubaĵoj

La destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj necesa en la mondo.

#Polemikaj tradicioj

Ĉu en via lando aŭ regiono ekzistas polemikaj tradicioj, kiuj ne plu kongruas kun la ĉirkaŭaĵo aŭ kiuj vekas kritikon el parto de la socio?

Limdatoj

Jen la kontribuaj limdatoj por la venontaj numeroj:

2015:4 — 1-a de julio

2015:5 — 1-a de septembro

2015:6 — 1-a de novembro

2016:1 — 1-a de januaro

2016:2 — 1-a de marto

2016:3 — 1-a de majo