Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Saluton karaj legantoj!

Certe eĉ antaŭ ol ricevi tiun ĉi revuon paperan, kelkaj el vi jam elŝutis la ciferecan eldonon kaj ĝuste nun foliumas ĝin, nur momenton post kiam ĝi estis enretigita. Jen unu el la mirakloj de Interreto, kiu ebligas tiom rapide interŝanĝi informojn sur la tuta terglobo.

Interreto estas do la temo de niaj ĉefartikoloj ĉi-eldone. La bono kaj malbono de la teknologio, kiun neniu plu povas preteratenti. Ĝi jam ludas ĉefan rolon ĉe politikaj kaj sociaj ŝanĝoj en la mondo. Ĉu kiel ilo por veraj revolucioj kiel tiuj en arabaj landoj ĉu kiel la okcidentaj verŝajnaj “klakprotestoj” el niaj konfortaj seĝoj. Memkritike pri tiu cifereca revolucio argumentas la artikolo de Leonardo Janz. Sergeo Tyrin pritraktas la liberecon en Interreto, kiu estas ne tre amike rigardata de registaroj en kelkaj landoj — ili planas enkonduki novajn regulojn por limigi tiun liberecon. Kun tiom da profiloj kaj personaj informoj ĉe la reto, kio okazos al ili kiam vi mortos? Ana Ribeiro rakontas al vi; kaj se vi volas tuj mortigi vian retan vivon ni ankaŭ povas helpi.

En nia intervjua rubriko unuafoje estas ne-esperantisto; tamen la rilato, kiun havas nia intervjuato kun Esperanto estas granda kaj grava kiel oni vidas malofte. Sam Green, la reĝisoro de “Utopio en 4 Movimentoj” ĵus lanĉis duan filmprojekton pri Esperanto: “La Universala Lingvo” kaj afable respondis niajn demandojn pri ambaŭ projektoj, pri Esperanto kaj pri si mem. Ankaŭ recenzon de “La Universala Lingvo”, samkiel pri libro de Sen Rodin kaj ko-diskoj de Vinilkosmo, kiel dua volumo de la Hiphopa Kompilo kaj lasta de Jacques Yvart vi trovos ĉi-eldone.

Foje ni ricevas komenton pri iu artikolo, sed pli kontentige estas kiam ni ricevas reago-artikolon, kia estas la artikolo de Dieter Rooke kontraŭ atomenergio. Nekredeblaĵoj estas la temo de nia rubriko NKD — sendube ĝi iel gapigos vin. En la Blaga Blogo vi legos amuzan rakonton pri naĝisto, kiu estas forgesemulo, kaj pri perdo de la infaneco far la modernaj infanoj vi legos en la facila rubriko — ĉio ĉi aldone al movadaj novaĵoj el TEJO-Tutmonde.

Ni esperas ke ĉi tiu numero plaĉos al vi samkiel al ni. Multaj novaĵoj estas planataj por baldaŭa estonto. Restu nia kontakto kaj ni restos via Kontakto!

Rogener Pavinski