Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Saluton!

Kiel rapide la tempo pasas! Post la duobla numero aperigita fine de la pasinta jaro, jen mi denove parolas al vi en la unua numero de 2014. Tiu ĉi eldono denove estas la ordinara 24-paĝa kajero, al kiu ni jam alkutimiĝis, sed ne malofte, ŝajnas ke ĝi estas maldika kaj mankas spaco por ĉio, kion ni ŝatus publikigi. Ja en ĉi tiu numero, pro spaco-manko, kelkaj artikoloj devis resti ekstere kaj iom pli longe atendi.

Kelkaj eble opinias ke junulara revuo, kiel Kontakto enhavas nur senzorgan kaj supraĵan enhavon. Pli maljusta aserto ne povus esti — Laŭ niaj modestaj ebloj, ni ĉiam klopodas sekvi ĵurnalisman stilon, kiu restas atenta al la ekstera mondo. Do kial Kontakto ne povas esti junulara, amuza kaj samtempe serioza kaj politika revuo? En nia nuna eldono ni turnas la atenton al la grandaj protestoj, kiuj okazas en Ukrainio. Ĉu la lando trairas novan revolucion? Legu la ĉefartikolon, verkitan de Andreo Jankovskij, kiu samkiel la protestantoj, deziras ke Ukrainio moviĝu al plia integriĝo kun Eŭropa Unio.

Ĉe la alia flanko — la juneca kaj kultura — en nia intervjua rubriko gastas fama muzikisto: Kim J. Henriksen. Konata de la pli junaj esperantistoj pro siaj diskoj kaj koncertoj solaj aŭ kun la grupoj Esperanto Desperado, li rakontas al ni pri la decido revivigi sian unuan muzikgrupon: Amplifiki — kiu kvankam ne plu ekzistas jam de 20 jaroj, denove koncertos en aprilo.

Nia nova rubriko espereble plaĉos al vi. Ĝi titoliĝas La Objekto: Ĉiuj ni posedas multajn objektojn, sed kelkaj el ili eble havas iun apartan historion — ĉu amuzan, kortuŝan aŭ strangan, tamen certe rakontindan historion. Tial ni proponas ke vi rakontu la historion, kiun ĉirkaŭas iun vian objekton. La unuan historion priskribos la redaktoron mem.

Alian interesan historion pri vojaĝo rakontas Ivan Kamilo el Kolombio. Kun la titolo “Mia granda aventuro en Israelo”, li skribas pri sia pasintjara unua eksterlanda sperto. La paĝoj de TEJO Tutmonde havas novan redaktoron — bonvenon al Massimo Ripani! Li alvenas kun entuziasmo kaj ĉi-numere eĉ alportis novan rubrikon por TT: la Konsiloj de la Oficisto, de Manuela Ronco.

Niaj konstantaj rubrikoj konsistigas la ceteran enhavon de tiu unua numero en 2014. Al niaj jam delongaj legantoj, mi bonvenigas vin en tiun novan jarkolekton. Se vi estas nova abonanto, mi ankaŭ tre bonvenigas vin en la familion Kontakto.