Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Saluton!

Io, kion ni ne povas nek devas neglekti fari ĉiutage, estas manĝi. Nutri la korpon estas natura bezono por la vivo. Malgraŭ la diversaj esploroj kaj ĝisnunaj konkludoj, ne ekzistas en la mondo vera interkonsento pri tio, kio estus saniga aŭ danĝera por nia nutrado.

Preskaŭ ĉiuj elektas mem sian dieton laŭ prefero aŭ sanstato. Antaŭ iom da tempo ekaperis la tendenco ne manĝi glutenon, la proteinon de tritiko kaj aliaj cerealoj. Ĉu tio estas sekvinda? Manuela Ronco, jam konstanta kunlaborantino de nia revuo, prezentas la sperton, kiun ŝi mem travivas: “Senglutena dieto: ne nur modo” rakontas pri la vivo de tiuj, kiuj ne havas elekton, ĉar ili simple ne povas manĝi glutenon — la celiakuloj.

Daŭre pri la ĉefartikoloj (aŭ ĉefpladoj), la ruso Sergey Popatov subite decidis travivi unu semajnon sen konsumi kafeinon entute. Kiel la korpo reagos? Se por la plejmulto eblas diskuti pri tio, kion manĝi aŭ ne, unu el naŭ homoj sur la planedo malsatas. Ke la malsato havas diversajn vizaĝojn, vi legos en la artikolo de Felipe Queiroz el Brazilo.

Pasintjare finfine lanĉiĝis sur DVD la filmo Esperanto, produktita de la Eldona Fako Kooperativa de SAT, Sennacieca Asocio Tutmonda. Ni ricevis kopion de la filmo kaj intervjuis unu el la ĉefaj produktantoj, la prezidanton de la Plenum-Komitato de SAT, Vinko Markovo.

Se vi interesiĝas pri disvastigado de Esperanto kaj dokumentfilmoj, serĉu manieron havigi al vi ekzempleron.

Ĉar en la nuntempa teknologia erao la mondo ŝanĝiĝas tre rapide kaj ni ne povas resti tute fremdaj al tiaj novaĵoj, ni decidis malfermi novan rubrikon — KontakTEK — por prezenti al niaj legantoj la plej freŝajn novaĵojn el la teknologia mondo.

Ĉu vi interesiĝas pri arto? El Japanio venas artikolo de Midori Matsumoto pri la naskiĝo de impresionismo. Plue, vi legos la duan parton de la vojaĝrakonto de Amri Wandel, ĉi-foje pri la grimpado sur la montojn Kilimanĝaro kaj Akonkagvo. Niaj konstantaj rubrikoj (La Blaga blogo, Varsovia Vento, Tiel la mondo... kaj TEJO tutmonde) plus recenzoj de la laste lanĉitaj muzikaj kodiskoj venas kiel deserto de la nuna eldono.

Bonan apetiton!