Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Redakcie

“Poto muldas la malplenon kaj muziko muldas la silenton” asertis la franca skulptisto kaj pentristo Georges Braque. Fakte sen muziko ekzistus nur bruo kaj silento. Mi fakte ne konas iun, kiu ne ŝatas aŭskulti ian muzikon. Por miaj geavoj la radio-aparato estis la ĉefa elsendilo per kiu ili povis ĝui la tipan kamparanan muzikon de siaj tempo kaj regiono. Tra la jaroj, la muziko ŝanĝiĝis, sed plejmulte ŝanĝiĝis la rimedoj kaj aparatoj per kiuj oni ludas muzikon. De pezaj kaj malpezaj vinilaj diskoj, kasedoj, kompaktaj diskoj ĝis la nuntempaj ciferecaj formatoj, kiuj permesas al ni aŭskulti muzikon per komputilo kaj porteblaj mp3-ludiloj, ŝajne ĉiam pli kaj pli facile oni ĝuas muzikon.

Sed kiel influas la novaj teknologioj por tiuj, kiuj kreas kaj produktas muzikon? De preskaŭ jardeko oni prikomentas grandan krizon, kiu atingas muzikeldonejojn. Nia ĉefartikolo pritraktas tion kaj alportas interesan prezenton pri la situacio de eldonejo, kiu dediĉas sin ekskluzive al produktado, distribuado kaj vendado de Esperanta muziko: Vinilkosmo. Ĉu elŝutado malhelpas artistojn? Rogier Huurman konvinke asertas ke elŝutado tre helpas artistojn, kaj ke la novaj leĝoproponoj por protekti kopirajton malrespektas la konstituciajn rajtojn de la civitanoj. Konktakto ankaŭ enketis kelkajn homojn por scii ĉu ili ankoraŭ aĉetas ko-diskojn kaj kiam laste ili faris tion.

El la lastatempaj manieroj utiligi la internacian lingvon troviĝas la radio-programoj dissendataj per Interreto. La tiel nomataj “podkastoj” multe populariĝis, grandparte danke al la kreemaj elsendoj de Varsovia Vento. Vi nun havos la ŝancon koni iom pri la funkciado kaj laboro de la skipo gvidata de Irek Bobrzak. Mi mem estis intervjuita kelkfoje de Irek por la programoj, do kun reciproka estimo kaj admiro ni intervjuis lin por ĉi tiu eldono.

Ni bedaŭrinde ne tre ofte ricevas kontribuojn el Azio, tial ni ĝojas ke ni partnerece kun la redakcio de la retejo “El Popola Ĉinio” starigis rubrikon “El Ĉinio”, kie ni prezentos iom pri la Ĉina kulturo, socio kaj aliaj flankoj de la vivo en Ĉinio. Ni daŭre bonvenigas pliajn kontribuaĵojn de azianoj! En la rubriko “Scienco” vi legos ke, kvankam la teknologio ne ĉesas gapigi nin tago post tago, laŭ Gregorio Naçune ni ne tre frue vidos komputilojn, kiuj povas imiti la homan intelekton. Per tre kompetenta artikolo li montras kial la komputiloj ne povas krei artefaritan intelekton.

Vasile Gavrilan el Moldavio rakontas ke la plej granda subtera urbo de la mondo troviĝas ĝuste en lia lando kaj ke ĝi konservas la plej grandan vinaron de la mondo. Se vi ŝatas poezion vi certe plezure legos pri unu el la plej grandaj poetoj de la portugala lingvo - Fernando Pessoa. En “Fikcio” Thierry Salomon prezentas tre interesan rakonton pri iu moderna drogo kaj en la “Blaga Blogo” de Viktoro Solé kuracisto avertas ke la cerbo havas limigitan kapablon akumuli informojn, tial oni devas bone elekti tion, kion oni decidos enkapigi. Vi ankoraŭ ĝuos en ĉi tiu eldono la facillingvan artikolon de Sten Johansson — “La Ĉokolada Kuketo” kaj la novaĵojn pri la Junulara Movado en TEJO-Tutmonde redaktata de Dan Mrázek.

Ĉi tiu numero aperas iom prokrastite pro la Esperantaj kongresoj jarmeze, sed ni rapidigos la aperon de venonta eldono por kompensi tiun etan malfruon. Ne forgesu ke viaj reagoj estas ĉiam bonvenaj eĉ se temas pri (laŭ konata esprimo) “Bla Bla Bla”. =)

Rogener Pavinski