Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Saluton!

Jen venas la fino de unu plia jaro — 2013 estis tre speciala por ni. Per tiu ĉi duobla eldono ni fermas ciklon, kiu markis niajn 50 jarojn da ekzisto. Mi estas aparte kontenta pro la eblo aktive labori kaj de proksime partopreni tiun momenton. Sendube ankaŭ vi, karaj legantoj, grave rolas en tiu historio. Mi volas elkore danki al vi kaj al ĉiuj kunlaborantoj, kiuj kunfaras Kontakto. Vi estas la plej granda trezoro! Dankon al vi!

Ni faris ĉion eblan por ke la nuna jarkolekto estu speciala. Estis malfacila laboro, sed ni sukcesis. Ni havis pli da koloraj paĝoj, novan nur-retan aboneblon; novaj rubrikoj aperis kaj kreskis nia sekvantaro en la reto. Tamen ne ĉio estas oro. Aliflanke venis malpli da reagoj de vi, kaj la timo pri la malgranda kvanto de abonantoj konsternas nin. Atendataj kontribuoj ne venis (kiel la ĉi-numera intervjuo) kaj la malfruo iom kreskis. Por malaperigi la malfruon, ĉi tiu eldono estas duobla kaj ni fruigis la venontjarajn limdatojn.

Tra la ĉi-jaraj numeroj, ni kolektis la rememorojn de kelkajn eks-redaktoroj. Kiom da historio entenas Kontakto! En la nuna eldono finas tiun serion la kontribuoj de Francisco L. Veuthey, kiu redaktis de 1992 ĝis 1997 kaj Ĵenja Z. Amis, kiu zorgis pri Kontakto de 2002 ĝis 2007. Ĵenja asertis ke malfacilas dekutimiĝi de tiu laboro, kaj ŝi atestas tion per alia kontribuaĵo, “Lando de Espero”, kiu estas la nomo de grava ekspozicio. Alia simila ĝardena ekspozicio en Ĉinio kaj pupekspozicio en Japanio prezentiĝas en niaj paĝoj — tre ekspozicia numero...

Nia ĉefartikolo pritraktas gravan temon. Samseksemo ankoraŭ estas ĉirkaŭita de mitoj, miskompreno kaj timo. Marjorie Garber, profesorino ĉe Harvard, sugestas ke anstataŭ diri “aliseksemo”, “samseksemo”, “ambaŭseksemo”... ni diru simple “seksemo”. Ĉu ne bona interpreto por pli bone kompreni la ecojn kaj la seksajn orientiĝojn de la homoj?

La tre trafa artikolo de Pawel Fisher-Kotowski, nomata “La ribelo de Stonewall” bone prilumas la temon kaj rakontas pri la komenco de tiu movado, kiu ankoraŭ ĝis nun batalas por la egaligo kaj respekto. Aliaj kunlaborantoj precize informas pri la GLAT-situacio en siaj landoj, kiu multe varias, sed ŝajne marŝas al pli bona situacio ol kiam ajn en la historio.

Buntigas la ceteron de tiu ĉi dika eldono aliaj tre interesaj artikoloj kaj la jam konataj konstantaj rubrikoj. En mia tria plena jaro kiel redaktoro de Kontakto, estas plezuro liveri al vi plian eldonon, kiu entenas la laboron de tiom multaj homoj, mi esperas ke ĝi plaĉas al vi kiel ĝi plaĉas al ni.

Ni bezonas vin en la venonta jaro, ne forgesu reaboni Kontakton, membriĝu en TEJO kaj varbu samideanojn. Mi scias ke vi jam tro multe aŭdas tiujn vortojn, sed se nia laboro ne atingas la esperantistojn, ĉio estas vane, ĉu ne? Nome de ĉiuj kunlaborantoj, mi profitas la okazon por deziri al vi feliĉan novjaron!

Rogener PAVINSKI