Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Redakcie

Saluton estimataj!

En nia retejo kaj en la posta paĝo de tiu ĉi revuo, troviĝas listo kun proponitaj temoj, pri kiuj niaj kunlaborantoj povas verki se la temoj vekas ilian intereson. La temo “geedziĝo” inter niaj ĉefartikoloj en la nuna eldono estis unu el tiuj temoj, kiuj plej multe ricevis kontribuojn. Kvankam varias la koncepto kaj la maniero en kiu ĝi realiĝas tra la tuta mondo, la laŭleĝa kaj religia kuniĝo inter du partneroj estas tutmonda tradicio.

Tradicio, kiu en Nepalo ankoraŭ igas la familion de la edzino proponi doton al la edza familio. Pradip Ghimire rakontas pri tio. Tie proksime en Ĉinio, kiel priskribas ZHANG Ping, la tradicio konfliktas kun la tendenco de la junuloj, kiuj ne volas edzi(in)ĝi. Iliaj zorgemaj gepatroj devas okupi sin pri la serĉado de edz(in)oj por ili. Simila situacio okazas ankaŭ en Japanio, laŭ AZUMA Juki. Rowland Bonkorpa priskribas la GLAT-situacion antaŭ la lastatempaj samseksaj geedziĝaj rajtoj kaj Raita Pyhälä analizas alian flankon de la geedziĝoj — la divorcoj.

Divorco — vorto, kiu ŝajne neniam estis en la vortprovizo de Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, kiuj geedziĝinte en 1957, vivas kune en Bona Espero jam 40 jarojn. Bona Espero, kiu dum jardekoj funkciis kiel eduka kaj sociasista institucio por centoj da infanoj, nun transiras al nova fazo en sia ekzisto kaj Ursula rakontas al ni pri tio en nia intervjua rubriko.

El Rusio, Olga Ŝilajeva prezentas al vi raporton pri la filmfestivalo Teo kaj Amo, kiu premiis kelkajn esperantistojn per senpaga vojaĝo al Ĉinio. Leginte la artikolon, vi certe deziros sperti la samon kiel ŝi. Ne restis multe da spaco, sed la ceteron de la paĝoj plenigas tre interesaj rubrikoj. La Blaga Blogo, Tiel la Mondo... (ĉar ili ne povas manki). Legeblas ankaŭ recenzoj de la lastaj lastaperintaj muzikaj albumoj kaj la teknologia rubriko KontakTEK. TEJO tutmonde iom ŝrumpas ĉi-numere, sed revenos pli forte la venontan eldonon.

Ne forgesu skribi al ni viajn opiniojn kaj pensojn pri la enhavo de la artikoloj. Ni ĉiam bonvenigas la leterojn de la legantoj. Se vi ne akompanas nin en la virtuala mondo, ĉi tie apude vi havas la ligojn al nia retejo kaj al aliaj retlokoj, kie vi trovas nin. Ĝis la venonta!

Rogener PAVINSKI