Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Redakcie

Ĉi-matene kiam mi prepariĝis por verki tiun ĉi redakcian enkondukon, trafis min la malbona novaĵo — ke dua tertremo trafis Nepalon, kiu jam estis fortege skuita la 25-an de aprilo. Tiu ĉi dua tertremo estis iom malpli forta ol la unua, sed sufiĉis por bedaŭrinde mortigi kaj vundi homojn.

Pradip Ghimire, nepalano, esperantisto kaj supervivanto de tiu tragedio informas ke la esperantistoj en Katmanduo estas sekuraj, kvankam ĉiuj preparis sian tendon por dormi eksterhejme. Pli malbonan situacion li spertis ĉe la unua tertremo — nia intervjua rubriko cedas lokon al lia persona travivaĵo. Li priskribas tion, kio ekzakte okazis al li en tiu fatala tago kaj asertas: “Mi eskapis la morton”.

La ĉefartikoloj tuŝas temon esence ligitan al ĉiuj vivestaĵoj sur la tero — la akvo. Kvankam ĝi abundas sur la planedo, nur eta parto de ĝi estas konsumebla. Tiu akvo troviĝas dise kaj parto de la homaro ne havas aliron al ĝi. La homa agado pli kaj pli postulas ĝin kaj fronte al la problemoj devenantaj de la malbona uzo, oni ekkomprenas ke necesas racie uzi la akvajn resursojn. Karina kaj Diógenes el Brazilo prezentas la problemon en la plej granda brazila urbo. RAO Pei montras kiel Pekino laboras por rekuperi la jam uzitan akvon.

El Indonezio venas vojaĝo-raporto de la mondvojaĝantino Rebecca Giersiefen. Ŝi lernis Esperanton antaŭ nur kelkaj monatoj kaj decidis viziti la Esperanto-domon en la urbo Medano, norde en la insulo Sumatro. Krome, Paweł Fischer-Kotowski enkondukas 50-jaran retrorigardon al la tiamaj eldonoj de Kontakto. Li analizas la enhavon de kelkaj tekstoj el nia tiama tutjuna revuo. En tia nostalgia etoso vi legu la artikolon de Aleks Baudry pri malnovaj videoludoj.

Christian Rivière proponas al niaj legantoj enigmon, pli specife: Kriptoritmon. Ĉu vi ne scias pri kio temas? Legu la artikolon kaj se vi ŝatas defiojn, provu diveni la solvojn. Gabriel Òshó-Davies el Niĝerio sendas al ni etan rakonton en facila lingvaĵo. Niaj konstantaj rubrikoj: István Ertl spertas momentan blindiĝon okaze de vizito al “nevidebla ekspozicio”; Viktoro Solé blogas pri la trajtoj de spertuloj; Régis kaj Rangel Gotardi recenzas la lastajn elsendojn de la podkasto Varsovia Vento, dum Massimo Ripani en TEJO tutmonde prezentas raporton de la TEJO-prezidanto Łukasz Żebrowski pri ties ĉi vojaĝo al Burundo en Afriko.

Certe interesa numero! Via kontribuo por la venontaj estas atendata!