Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Redakcie

Ĉu pro religio, lingvo aŭ raso, tra la mondo ankoraŭ forte staras la muroj de miljaroj inter la popoloj dividitaj. La sanga atenco kontraŭ la satira ĵurnalo Charlie Hebdo en Parizo estas nur unu plia ĉapitro en la ĉeno de tragedioj, al kiu ni bedaŭrinde jam alkutimiĝis. En Niĝerio nur ĉi-jare, pli ol 2 mil homoj estis mortigitaj pro atakoj de la radikala islama grupo Boko Haram, sed pri tio, male al la grandskala atento donata al la franca gazeto, aperis nur mallongaj notoj en la ĵurnaloj...

En Ukrainio la homoj estas dividitaj inter tiuj, kiuj favoras al daŭra alproksimiĝo kun Eŭropa Unio kaj la civiliza modelo, kiun Usono eksportas (trudas?), kaj tiuj, kiuj volas resti ĉe la rusa flanko, kie Putin regas absolute. Ĉu la homoj, kiuj batalas unu kontraŭ la alian, vere konas tiun, kiu estas la malamiko?

Vi eble rimarkos ke en la unua numero de ĉi tiu jarkolekto ni same pritraktis la temon Ukrainio. Ni revenas al ĝi nun ne pro iu aparta prefero, sed ĉar ni estas gazeto, kiu dependas de volontulaj kontribuantoj por prezenti al vi bonan materialon. Kaj ĉar Andreo Jankovskij proponis al ni sian artikolon kaj ĉar Vasilij Milushnikov afable respondis al nia peto kontribui, ni povas prezenti al vi la du flankojn de tiu situacio per la plumo de du ukrainianoj. Kiel mi jam diris foje, kial ni devus silenti pri tiklaj temoj? Nia celo ne estas akrigi disputojn, sed doni rajton al ĉiuj esprimi sin.

Nun pri gajaj temoj: en nia rubriko Intervjuo gastas Martin Wiese, la kantisto kaj gitaristo de la legenda (nun bedaŭrinde finita) muzikgrupo Persone. Li ĵus lanĉis sian novan muzikan albumon Superbazaro. Mi estas deklarita admiranto de lia muziko. Aldone, en tiu ĉi numero vi malkovros multajn interesajn informojn, kiel ekzemple ke en Argentino, la lando de la lasta Universala Kongreso de Esperanto, estis inventitaj multaj niaj ĉiutagaj objektoj, kiel la globkrajono; ke en Nepalo ekzistas multe pli da lingvoj ol vi povas imagi, kaj ke utopio estas uzata kiel filozofia studobjekto por rekonstruado de la socio.

Multaj homoj demandas pri la facillingvaj artikoloj, kiuj lastatempe mankis en la gazeto. Tiaj artikoloj venas malofte al ni, tial ni konstante serĉas ilin. Se vi interesiĝas, vizitu nian retejon por tie trovi pliajn informojn kiel helpi. Dume ni trovis solvon, tio estas la faciligo de la rubriko Varsovia Vento, kiun ni entreprenis antaŭ kelkaj numeroj. Mi adiaŭas por nun kaj revidos vin en la venonta eldono, kiu espereble alportos pli leĝerajn temojn!