Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

VIDEOLUDOJ

Fortnite — dekomence nekonata al la nuntempe plej populara ludo.

Mi vere hontas. Jes... mi devas konfesi. Mi amas komputilludojn — sed tamen mi neniam ludis Fortnite. Mi pardonpetas, sed malgraŭ tio, mi volas prezenti la historion de ĉi tiu furoraĵo.

En julio 2017 Fortnite publikiĝis kiel zombio-ludo, en kiu vi devas savi la mondon. La ludo iĝis konata nur en certa niĉo. Sed en la sama jaro, alia ludo ekhavis grandan sukceson: PlayerUnknown‘s Battlegrounds. En ĉi ludo, cent homoj loĝas sur insulo kaj batalas unu kontraŭ la alian, ĝis grupo de unu ĝis kvar ludantoj restas solaj, simile kiel en la filmo The Hunger Games.

Tiu ĉi modo iĝis konata kiel “regna batalo“. Nun, ni scias ke la homaro evoluas per kopiado. Per tiu pensmaniero, septembre de la sama jaro, Fortnite aldonis tiun modon al sia ludo kaj kun nova varba ondo atingis grandegan sukceson. Post kelkaj monatoj, ĝia sukceso transpasis tiun de la granda frato PlayerUnknown‘s Battlegrounds. Kvankam la ludo ne altiris min, mi konstatas ke la sukceso ŝajnas komparebla nur kun ludoj kiel World of Warcraft.

Oni laŭdas ankaŭ la daŭran aldonon de enhavo kiel novaj misioj, pafiloj kaj dancmanieroj (Jes, oni povas dancigi sian rolulon ene de la ludo). Sed jen venas ankaŭ kritiko: La ludo estas en komiksa stilo: Do depende de la lando kaj platformo, ankaŭ infanoj rajtas ludi ĝin. La gepatroj devas decidi ĉu ili akceptas ke iliaj infanoj lernu pafi kaj lasi multe da mono en la luda vendejo. Krome, la ludo tiom enspezas sed tamen uzas dancojn de konataj sportistoj aŭ aliaj famuloj sen kopirajto. Same kiel World of Warcraft, ekzistas danĝero pasigi tro da tempo en la ludo — kaj tio okazas ne nur al infanoj, sed ankaŭ al junuloj kaj eĉ plenkreskuloj. Fine, ĉiu mem decidas pri tio. Mi ofte atendas, ĝis ludoj iĝas malmultkostaj por ekludi, kiam neniu alia ludanto restas en la ludo. Se temas pri Fortnite, tio ankoraŭ povus longe daŭri.

Kelkaj novaj ludoj

New Super Mario Bros. U Deluxe

Tiu ĉi ludo ekzistas jam de la jaro 2012, sed la Wii U estis tiom malsukcesa konzolo, ke malmultaj homoj povis ĝui ĝin. Nintendo decidis republikigi la ludon por la Nintendo Switch-konzolo en januaro 2019. Tiu ĉi ludo taŭgas por la tuta familio — La karaktero Mario kaj liaj amikoj ĉiam bonvenas kaj ĉie konatas.

Metro: Exodus

...estos la nova rakonto, kiu agas en la universo de la libroserio Metro 2033 de Dmitri Gluchowski. La protagonisto Artjom ĉi-foje forlasas la metro-sistemon kaj per trajno trairas Rusion. Bedaŭrinde, la ludo estos unue ekskluziva por Xbox, sed poste eblas publikigo por aliaj platformoj. Atentu, la ludo certe estas nur por plenkreskuloj.

Anno 1800

Pardonu, kutime mi celas ekvilibron kaj fari proponojn por ĉiu gusto, sed la Anno-serio estas tiom amata en Germanio, ke mi devas prezenti tion ankaŭ al ne-germanoj. En Anno 1800 oni ekigas civilizacion sur insulo, negocas kun ŝipoj de aliaj popoloj kaj antaŭenigas vian kulturon. Ĝi ne malfacilas, sed samtempe vin trankviligas la spektado de viaj laborantoj okupe kurantaj tra la urbo. Haveblos nur por Vindozo ekde februaro.

GRIS

Fine, tempo por montri ludon de malgranda kaj nova studio. Ĝi aperis jam en decembro 2018, sed tamen indas paroli pri GRIS. Ĝi konsistas el belega arto, la puzloj ne estas ĝene malfacilaj kaj la ludo facile kompreneblas. Lasu vin fali al la miriga mondo de GRIS! Haveblas por Vindozo kaj Mac.

Sekreta konsilo: Two Point Hospital

Antaŭ pli ol 20 jaroj okazis la publikigo de la ludo Theme Hospital. Estis ekonomia ludo pri la organizado de malsanulejo kun amuzaj malsanoj kaj viglaj grafikaĵoj. Por multaj homoj, tiu ludo iĝis sekreta konsilo en tiu tempo. Sed la ludostudio Bullfrog Productions trairis ĥaosan tempon kaj ne plu ekzistas hodiaŭ. Sed kelkaj el la ekslaborantoj kuniĝis en 2016 por krei modernan version de la principo “organizi malsanulejon“. Feliĉe, la nova ludo Two Point Hospital kontente modernigas tiun stilon kaj tenas la bonan humuron kaj ĝojon grandigi vian malsanulejon. Ĝi estas havebla por ĉiuj kutimaj komputilsistemoj.

Ĉu vi uzas Diskordon? Partoprenu en nia grupo:

https://discord.gg/9WucEES

Aŭ vi preferas fejsbukon? Ankaŭ tie ni havas grupon!

fb.com/groups/eo.ludistoj