Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

MUZIKA KONKURSO

Resumo de la 2-a Muzika Konkurso

NITTA Takamichi — Japanio

En la 2-a Muzika Konkurso de la revuo Kontakto partoprenis 14 homoj aŭ grupoj kun siaj kantoj en diversaj stiloj, de kvietaj al gajaj, de akustikaj al elektronikaj. La kvanto de la partoprenantoj iomete malpli kreskis, kaj duafojuloj estis kvar: SoNori (kiu senĉese aperigas siajn originalojn en YouTube), La Perdita Generacio (duobla laŭreato en la 1-a konkurso), Asorti kaj Mikel Klav (kiun influis la slovaka Esperanto-grupo Team). Bedaŭrinde mankis repo kaj hip-hopo, laŭ mi la plej aktivaj stiloj en E-muziko lastatempe, nome, mankas Platano, Jonny M. kaj multaj aliaj. Mi ankaŭ rimarkas ke ne partoprenas Eterne Rima kaj Manŭel, kiuj estas la plej fekundaj kantoverkistoj en Esperanto. Konsiderante la nunan kaj ĝisnunan kreskon de la Esperanto-muziko, eblas atendi pli da partoprenantoj en la venonta jaro.

La konkursaĵoj estis alŝutitaj en SoundCloud kaj la kantoj estis aŭskultitaj ĝis hodiaŭ preskaŭ 8 000 fojojn entute (2 000 fojojn pli multe ol en la konkurso en 2014) malgraŭ iom da malgrandiĝo de la partoprenantaro. Al tiu fenomeno sendube kontribuas Tiu Brakumo Unika de Lucio Avitabile kaj Roberto Pigro, aŭskultita trioble pli ol aliaj, kaj ankaŭ Nova Paŝo de didi dididdi*. Kvankam ni ne povas konkludi ke la dua konkurso ricevis pli da atento ol la unua, la rekordo de Tiu Brakumo Unika, gigante aŭskultita en la dua konkurso, ion povas sugesti.

* https://soundcloud.com/revuo-kontakto/sets/2-muzika-konkurso-de-kontakto-2015

Kiel en sia analizo pri la 1-a konkurso esprimis sinjoro Rogener Pavinski, la iniciatinto kaj prizorganto de la konkurso, oni nuligis la premion “Albumo de la Jaro” pri tiu decido mi aŭdis unu kapablan partoprenanton bedaŭranta — anstataŭe estis starigita la premio “Nova Talento”. Por la “Premio de la Publiko” la elektita sistemo estis Lime Survey. Rimarkinde en 2015 oni povis elekti maksimume 14 (antaŭe 3) kantojn, ordigante laŭ sia prefero. Sed tio ankoraŭ plej verŝajne ne solvis la problemon, pri kiu atentigas sinjoro Pavinski en sia analizo en 2014, nome, por tiu premio oni iaflanke konkursas ne per kantoj, sed per la kvanto de siaj amikoj, kiuj voĉdonas. Eble helpos anticipa registriĝo de ĉiu voĉdonanto kaj devigo komenti pri ĉiu konkursaĵo. Tion praktikis iu japana radioprogramo pri muziko por fari fidindan liston.

Dum la voĉdona periodo leviĝis inter la konkursantoj diskuto pri akcepto de kovraĵoj. Supozeble tion kaŭzis la apero de bonkvalita kovraĵo, kiu sin montris eksterordinare aŭskultita ĉe SoundCloud. Iuj diras ke la konkurso akceptu nur kantojn originale verkitajn de esperantistoj mem, sed kvankam ne plene certige, estas iagrade kredeble ke kovraĵoj povas ricevi atenton de ekster Esperantujo, kaj mi ne dubas ke por progresigi la muzikan kampon nepre kontribuas ankaŭ esperantigitaj kantoj. Parenteze dirite, en la 2ª konkurso oni aŭskultis tri esperantigojn: Tiu Brakumo Unika (muziko kaj teksto esperantigitaj), Tempeco (teksto esperantigita), Mi Vidis (teksto esperantigita).

Kiel demandas Jonny M. en sia enketo* pri la E-kulturo, atendataj estas bonkvalitaj kantoj en Esperanto, kaj por krei elstarajn kantojn gravas du faktoroj: (A) Nepraj scioj pri verkado muzika kaj teksta, registrado kaj aranĝado. (B) Bezonataj iloj por komponado kaj registrado.

* http://www.jonny-m.org/enketo/rezulto.php

Post kiam oni alŝutis la konkursaĵojn en SoundCloud, mi kontaktis la konkursantojn kontakteblajn en Facebook. Mi aŭdis ke al kelkaj malfacilas akiri la necesajn ilojn pro la ekonomia situacio. Mi aŭdis la samon de homo, kiu emas partopreni en la konkurso.

Kiel estas jam bone konsciate, la starigo de konkursoj instigas al progreso sur la koncernaj kampoj. Sen la konkursoj eble ne tiom progresintus la literaturo de Esperanto. Sed se paroli pri muziko, bezonata estas pli da kunlaboro. Krom la organizado de muzika konkurso, indas starigi ian apogon por muzikemuloj; alie, tutmonda konkurso, kiu fidele spegulas nian malegalan mondon, restus ludo de riĉuloj.

Por fini tiun ĉi resumon, mi ŝatus rimarkigi la foreston de Supernova. Kia domaĝo! La bando ravis la aŭskultantaron en la UK en Bonaero, 2014, kaj ĝia ĉefo ne nur iniciatis, sed administras la konkurson kaj laboras por la revuo, ĝuste pro tio devas foresti. Imagu deklaman kunsidon en kiu insistas William Auld resti ĉe la akceptejo. Mi esperas ke ni trovos brilajn solvojn tre baldaŭ rilate al la ĉi tie menciitaj aferoj, por ke muzika kulturo prosperu en nia komunumo.

“La starigo de konkursoj instigas al progreso sur la koncernaj kampoj. Sen la konkursoj eble ne tiom progresintus la literaturo de Esperanto”.