Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

RETA FADENO:

La rusa parlamento aprobis leĝon, kiu malpermesas la t.n. gejan propagandon. Ĉu vi opinias tion retropaŝo?

Oni nepre devas protekti la infanojn kontraŭ gejofobio. Stultega malamo pri samseksemuloj estas grava danĝero por la infanoj, kiuj rajtas libere kreski kaj malkovri iom post iom, kiuj ili estas sen timi pri fanatikulaj premoj.

Jacques Baratié

Mi loĝas en Ukrainio, kaj mi pensas, ke tio (leĝo, kiu malpermesas la “gejan propagandon”) ne estas paŝo reen. Jes, al mi ne plaĉas ke oni malpermesas tion, ĉar ĉiuj povas havi rajton ami tiujn, kiujn ili volas. Sed aliflanke, mi pensas ke la nuntempa socio, en eŭropaj landoj kaj en Usono, estas iomete malsana: oni tiel multe propagandas samseksemon, ke infanoj povas pensi, ke ne estas normale, se ili havas patron kaj patrinon hejme.

Sergej

Nu, mi nur ŝatus diri al tiuj de la paŝo antaŭen ke por mi, ili estas la nenormaluloj. La kialo estas tre simpla: vivo instruas nin teni la langon en la buŝo kaj ne facilanime eldiri opiniojn pri nekonataj aferoj. Vi insultas min kiam vi diras ke gejoj estas nenormalaj. Mia vivo tute ne diferencas de vivo de ordinara homo, de via vivo, de la vivo de aliuloj. Aliflanke, nomi “propagandon” tion, kio efektive estas lukto por samrajtigo, por egalaj kondiĉoj por ĉiuj civitanoj, ŝajnas al mi simpla papagado de la mizera falsa moralo de la orient-eŭropaj registaroj.

Suso Moinhos

El la retejo de Kontakto.