Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

RIFUĜARTO

Multaj malĝoigaj epizodoj de la homaro eterniĝis per arto. Pentraĵoj, fotoj aŭ skulptaĵoj estas la eblaj rimedoj por eternigi la momentojn, kiuj devas esti konstante memorigataj de la sekvaj generacioj, por ke ili neniam plu ripetiĝu.

Jen ni prezentas du artaĵojn, kiuj celas pripensigi nin pri nia mondo.

1. Submara muzeo

La artisto Jason deCaires Taylor, fama pro siaj artaj subakvaj skulptaĵoj, kreis la unuan subakvan muzeon en la Atlantika Oceano. “La Boato de Lampedusa” reprezentas la aktualan krizon de rifuĝintoj, en kiu multaj sentas sin forlasitaj de la socio.

Alirebla por plonĝistoj kaj turistoj en vitraj submarŝipetoj, la homgrandaj statuoj troviĝas ĉe la Kanariaj Insuloj, 14 metrojn sub la surfaco de la akvo. Ĝi estas monumento al la miloj da forgesitaj rifuĝintoj transirantaj Mediteranean Maron kaj samtempe rekono por tiuj, kiuj perdis sian vivon en la transiro.

© Jason deCaires Taylor kaj CACT Lanzarote

2. Balancilo inter Usono kaj Meksiko

La ideo estis ellaborita de la profesoro pri arkitekturo Ronald Rael, kune kun Virginia San Fratello, projektistoj ĉe la Universitato de Berkeley, Kalifornio. Por Rael, la ludilo iras preter la nura infana agado. “Plenkreskuloj estis signife ligitaj ambaŭflanke kun la rekono, ke la agoj okazantaj unuflanke havas rektan konsekvencon en la alia flanko”, li klarigas.

La ideo de la profesoroj aperis jam en 2009, sed ĝi realiĝis nur nun, tagojn antaŭ ol la Usona Supera Kortumo rajtigis la prezidanton Trump uzi publikan monon por konstrui parton de la muro, unu el liaj balotkampanjaj promesoj. “Forte staras muroj de miljaroj”.

@Xinhua/Christian Torres