Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Akvo kaj Oleo

La brita muzikisto Roger Waters, 75-jara, fama pro la rokgrupo Pink Floyd, kiun li gvidis de la 1960-aj ĝis la komenco de la 1980-aj jaroj, iris al Brazilo por 8 koncertoj en kelkaj ĉefurboj kun la turneo Us & Them (Ni & Ili). Kaj li troviĝis meze de la dua fazo de la politikaj kampanjoj por la prezidanteco en la lando, kiam la popolo — dividita kiel akvo kaj oleo — devis decidi inter 2 kandidatoj. Fernando Haddad de la laborista partio de la eks-prezidanto Lula (nun enprizonigita pro akuzoj de koruptado) kaj Jair Bolsonaro, eks-kapitano forigita de la armeo kaj konata pro liaj radikalaj opinioj, i.a. apogi torturon.

En San-Paŭlo, dum la unua spektaklo de la turneo, Roger Waters surprizis ĉiujn, kiam grandega surpodia ekrano aperigis, inter la nomoj de pluraj ekstremdekstraj politikistoj ĉirkaŭ la mondo, la nomon de la (nun elektita) kandidato al la prezidanteco en Brazilo, Jair Bolsonaro, sub la titolo “novfaŝismo kreskas” (en la listo aperis i.a. Trump, Orbán, Kurz, Putin).

Duono de la spektantaro huis, dum alia timanta parto aplaŭdis. Ekis polemiko. En intervjuo li bedaŭris ke la popolo kverelas inter si, diskutante pri gravaj aferoj laŭ la vidpunkto de homo kiel Bolsonaro. “Tio, kion li diras, devus esti kialo por neniu diskuto ie ajn en la mondo.

Krome, li asertis ke Bolsonaro estas “freneza kaj korupta”.

Pro la polemikoj, en la postaj koncertoj, anstataŭ lia nomo, aperis la vorto “politika opinio cenzurita”. Sed li ne timis uzi la kradvorton #EleNão (Li Ne), la ĉefa devizo de la kampanjo kontraŭ Bolsonaro. La kampanjo de Bolsonaro oficiale plendis ĉe la Elekta Tribunalo, ĉar oni kredas ke la asertoj de Waters ne estis simplaj personaj manifestacioj, sed propagando favore al la alia kandidato.

Waters klarigis ke lia arto kaj specife tiu ĉi turneo estas esence politika: “Vojaĝante tra la mondo, mi klare vidas ke la fundamenta problemo estas la malrespekto al la homaj rajtoj. La mondo estas regata de oligarkioj kaj korporacioj, kiuj lasas nur etan parton de la homaro en sufiĉe bona situacio”, kaj aldonis: “Li (Bolsonaro) multege rapidigos tiun tendencon, kiu detruas la mondon. Kontraŭ tio mi levas mian voĉon”.

Por lia koncerto la 27-an de oktobro, tagon antaŭ la definitvaj balotoj, la Justico de la Ŝtato Paranao antaŭe avertis la manaĝerojn, ke neniu publika politika manifestacio devus okazi post la 22h, sub minaco de puno. Antaŭ 41 mil personoj, 30 sekundojn antaŭ la 22h aperis surekrane: “Tiu ĉi estas nia lasta ŝanco rezisti la faŝismon antaŭ dimanĉo. Li ne! Estas 22h. Obeu la leĝon!”

La postan tagon Jair Bolsonaro estis elektita kun 55% de la validaj voĉdonoj kontraŭ 43% por Fernando Haddad. Roger Waters daŭrigas la turneon Us & Them tra aliaj landoj de Latina Ameriko. Malgraŭ la klopodoj de Roger Akvoj, Brazilo daŭre brulas!