Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

La veganulmanĝanto

Roland SCHNELL — Germanio

La kritiko de manĝkutimoj havas nomon en Germanio: Udo Pollmer. En la retejo de lia instituto EU.L.E.* li prezentas kritikajn informojn pri la aktualaj modoj en la nutrado.

En 1982 aperis lia unua libro verkita kun la tiama edzino Eva Kapfelsperger sub la titolo Iß oder stirb [Manĝu aŭ mortu]. Estis severa kritiko pri la industria produktado de nutraĵoj kun hormonoj en la viando kaj pesticidoj en la legomoj. La publiko estis ŝokita kaj tio supozeble estis la komenco de certa branĉo en la mediprotekta movado. Intertempe la diversaj skoloj, kiuj pretendas produkti nutraĵon sen toksaj substancoj, sukcesis pligrandigi sian parton de la merkato. Krom en specialaj vendejoj, ĉi tiuj produktoj estas intertempe en ordinaraj supermerkatoj.

Pollmer bone komprenis, ke li povas forgesi eventualan karieron en la nutraĵindustrio kiel kemiisto. Li komencis skribi kritikajn tekstojn kaj librojn pri la mitoj pri diversaj nutraĵoj kaj sanigsistemoj. Li atakis la modon per severaj reguloj redukti la pezon de la korpo kaj insistas, ke svelta korpo ne estas pli sana kaj ke sporto ne ĉiukaze signas sanon.

Intertempe li havas semajnan elsendon en la germana radiostacio Deutschlandfunk Kultur [Germana radia kulturo] por rapide trakti aktualajn temojn. En aŭgusto 2017, ekzemple, kiam oni malkovris la kemiaĵon Fibronil en ovoj, Pollmer atentigis, nur ke la sama substanco estas libere havebla kontraŭ pedikoj en dombestoj, kiel hundoj kaj katoj. Se oni karesas ilin post apliko, oni havas pli da Fibronil sur la manoj ol estas en omleto.

Estas tipe, ke Pollmer ne sekvas la aktualan eksciton en la gazetaro kaj en la elektronikaj komunikiloj, sed serĉas por la sciencaj faktoj. Ĉi tiu scienca metodo ankaŭ estas la bazo de la libro Don’t Go Veggie! [Ne iĝu vegetarano/vegano] kun 75 faktoj kontraŭ vegana manio, laŭ la germana subtitolo.

La libro traktas la kutime prezentatajn argumentojn kontraŭ la manĝo de viando. Ekzemple, ke la bredado de bestoj blokas kampojn (tezo 10), ke oni bezonas 16 kg-ojn da greno por produkti 1 kg da bovoviando (tezo 12) aŭ ke homoj povas facile vivi vegetare, ĉar bovoj kaj kunikloj povas (tezo 18).

Pollmer prave mencias, ke bovoj havas specialan inteston por digesti herbojn, kiun homoj ne havas. Ankaŭ unikloj ne havas, sed ili manĝas sian propran fekaĵon por utiligi la herban nutraĵon. Estas dubinde, ĉu vegetaranoj vere volas sugesti tion.

Al la tipaj mitoj apartenas la tezo 16, ke vegetara vivmaniero bezonas malpli da agrikultura areo kaj tial ebligas pli da naturprotektaj regionoj. Sensensaĵo laŭ Pollmer. La energia valoro de la legomoj kaj nome de salato estas multe malpli granda ol tiu de viando. Tial oni bezonas pli da kampoj por produktoj kun malalta nutraĵa valoro, kiel asparago, kukumoj aŭ artiŝokoj.

Pollmer kalkulas: Se oni nutras bovon per herboj oni ricevas de unu hektaro 10 000 litrojn da lakto kun 340 kg da albumino kaj 420 kg da graso. Unu hektaro da asparago liveras nur 50 kg da albumino kaj 5 kg da graso. Oni povas konkludi, ke la bestobredado pli bone utiligas la sunenergion ol vegetara vivmaniero.

Kompreneble la kritiko el la flanko de la vegetaranoj kontraŭ la libro estas severa. Oni ne hezitas supozi, ke Pollmer estas pagata de la viandoindustrio, kaj pridubas la prezentatajn ciferojn. Finfine restas la etikaj argumentoj kaj tial Pollmer parolas pri veganismo kiel anstataŭreligio. “Veganismo ne estas ĝuado. La sola ĝuo estas malpermesi la ĝuon de aliaj”.

***

http://euleev.de/

*EU.L.E. e.V.Europäisches Institut für Lebensmittel und Ernährungswissenschaften [Eŭropa Instituto pri nutraĵ- kaj nutroscienco]