Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

VIDEOLUDOJ

Warcraft 3 Reforged: La batalejo atendas vin

Ekzistas ludoj, kiuj publikiĝis dum mia juneco. Mi rimarkis ilin, sed ne havis sufiĉe da mono aŭ atento kaj tial ilin ne aĉetis. Post tempo, mi sentas ke tro malfruas por ekludi ilin nun. Unu el tiuj ludoj estas WarCraft 3. Sed jen nova ŝanco: Blizzard republikigas la ludon en Reforged-versio!

WarCraft 3 aperis en la jaro 2002 (2003 en Japanio) por Windows kaj Mac OS. Malgraŭ la aĝo, ekzistas komunumo tiom aktiva, ke la eldonejo Blizzard decidis modernigi la ludon por 2019. La ludo estas realtempa strategiludo kaj ĝia kampanjo konsistas el kvin ĉapitroj. Oni povas elekti unu el la sekvaj civilizacioj por ludi: la homan, la orkan, la senmortan kaj la noktelfojn. Opozicie al aliaj strategiludoj, oni ne nur konstruas propran bazon per ligno kaj oro, sed oni devas konstante batali kontraŭ grupetoj de malamikoj. Ĉi tiu strategio necesas por kolekti spertopoentojn por la heroo, kiu ludas gravan rolon.

Herooj havas diversajn trajtojn kaj magiojn, kaj la defio estas bone uzi aŭ eĉ eksponenciale kombini ilin. Ĉiu civilizacio havas siajn proprajn heroojn kaj iliaj kapabloj kreskas per ilia sperto. WarCraft 3 ricevis unu aldonaĵon nomatan The Frozen Throne, influite de la tiom konata amasa enretludo World of WarCraft. Krome, alia ludo kun la nomo Defense of the Ancients, mallonge DotA, estis kreita el WarCraft 3.

Kelkaj novaj ludoj

Production Line: Aŭtofabrika simulado

Ĉu vi ŝatas ekonomisimuladojn? Nepre informiĝu pri ĉi tiu ludo. Jam ekde marto vi povas krei vian propran aŭtofabrikon en Vindozo. Bonaj recenzoj en la platformo Steam montras la popularecon.

Pathfinder: Kingmaker

Ĉu mankas al vi izometraj rolludoj en la stilo de Baldur’s Gate? Ne plu penu: Ĉi tiu ludo ne nur estas moderna versio de tiu principo, sed aldonas eĉ proprajn ideojn kiel la mastrumado de sia reĝlando. Haveblas por Vindozo, Mac kaj Linukso.

Sekreta konsilo: Age of Empires 2 HD

Jes, mi parolas nun pri plia ludo, kiu aĝas 20 jarojn. Kelkaj certe ankoraŭ konas ĝin el tiu tempo kiam oni ludis unu kontraŭ la alia, ne tra la interreto kiel nun, sed per LAN-kablo. Sed kial tiu ĉi ludo estas sekreta konsilo? Surprize, ĉi tiu ludo, kiu havas malnovan grupon de ludantoj, ricevis altkvalitan novan version en 2013 kaj eĉ aldonaĵojn The Forgotten en 2013, The African Kingdoms en 2015 kaj Rise of the Rajas en 2016.

Daŭris longe, sed eĉ konkursoj nun okazas kaj kvankam ĝi ne kompareblas kun StarCraftCounter Strike, ekzistas homoj kiuj kapablas subteni sian vivon per ĉi tiu ludo. Se vi ŝatas retroludojn aŭ ĝuis ĉi tiun ludon komence de ĉi tiu jarmilo, provu ĝin denove!

Ĉu vi uzas Diskordon? Partoprenu en nia grupo:

https://discord.gg/9WucEES

Aŭ vi preferas fejsbukon? Ankaŭ tie ni havas grupon!

fb.com/groups/eo.ludistoj