Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

SCIENCO

Wendel PONTES — Brazilo

Scienco kaj Scienca Metodo

Scienco kaj sciencisto estas du vortoj, kiuj ricevas diversajn malsimilajn signifojn kaj simbolojn, kiuj ofte miskomprenigas pri ilia klarigo. Oni ofte aŭdas pri scienco kiel aro da scioj pri iu ajn fako. Kaj sciencisto estas tiu homo kiu arigas tiujn konojn, aŭ estas simple homo kiu faras ajnan “esploron”, sendepende de la ĝusta signifo de la vorto. Ambaŭ difinoj estas malĝustaj — kaj tio malhelpas la klarigon pri tio, kio vere estas scienco, kaj kion vere faras la sciencisto.

Unue, ni estas devigitaj informi, ke scienco ankaŭ estas aro da konoj, sed ne simpla akumuliĝo de informoj. La ĉefa diferenco inter simpla kolekto da scioj kaj scienco estas, ke tio, kion ni nomas scienca scio, estas la kuniĝo de diversaj informoj, kiuj estas sisteme organizitaj, surbaze de novaj scioj, malkovritaj per specifa, rigora metodo. La simpla kunigo de scioj fakte ne multe helpas pri la kono de nia universo kaj ĝiaj leĝoj kaj naturaj fenomenoj. Scienco diferenciĝas ĉar ĝi provas organizi la diversajn sciojn akorde kun organizita kaj logika rezonado, kiu donas al ĝi efikon kaj aplikeblecon. Supozu ke vi konas faktojn pri la viva ĉelo, pri malsanoj kaj pri arboj. Tiuj izolitaj scioj, sen konekto inter si, helpas neniom. Sed se vi ekkomprenas ilin laŭ logika ordo: “ĉiuj vivestaĵoj konsistas el ĉeloj. Malsanoj povas okazi konsekvence de malfunkcioj ĉel-nivele. Se malsanoj povas damaĝi la ĉelojn de arboj, ni scias ke arboj povas malsaniĝi pro tio”. Vi observas logikan rezonadon surbaze de tiu ordo de scioj. Tio helpas parte klarigi ion pri scienco, sed ne la plej grava parto de ĝi.

Dum jarcentoj, kaj eĉ jarmiloj, la scioj pri la naturo baziĝis sur niaj personaj atestoj de la ĉirkaŭanta mondo. Tio ege helpis en la ĉiutaga vivo de nia specio kaj ankaŭ de aliaj specioj. Niaj agoj baziĝas esence sur la informoj, kiujn ni alprenas el niaj sensorganoj kaj kiel ni pripensas ilin. Tio estis sufiĉa fonto de scio por ke ni agadu akorde kun niaj instinktoj. Niaj buŝ-al-buŝaj scioj kaj okulaj atestoj estas tiom fidindaj laŭ nia natura perspektivo ke, se vi esprimas eĉ la plej malgrandan dubon pri ies ajn aserto, vi simple povas esti socie riproĉata per la demando: “ĉu vi kredas min mensogulo?”. Kaj tiu demando certe avertas vin, ke la simpla konversacio troviĝas sur la sojlo por fariĝi malsimpatia disputo.

Oni devas aserti, ke bedaŭrinde ni ne povas tiel fidi niajn proprajn sensorganojn. Tial la simpla atesto kaj individua interpreto ne estas sufiĉe solida informfonto por stabiligi sciencan scion. La subjektiva interpretado pri observeblaj faktoj estas rezulto de la malperfekta kapablo de nia cerbo interpreti informojn, kiuj alvenas per vid-kaj-aŭdkapablo.

Sed dumlonge, la antaŭe nomita “scienca scio” baziĝis esence sur la opinioj de filozofoj kaj gravuloj, kiuj simple elpensis novajn interpretojn kaj proponis ilin kiel veraĵojn. Kune, aliaj filozofoj kritikis la malprecizecon de unuopaj interpretoj kaj konkludis pri la neceso ĉiam trovi pli stabilajn kaj malfacile erarigajn metodojn, por nomi sciencajn.

Kvankam multaj proponoj por pli rigoraj kaj fidindaj metodoj ekaperis en diversaj civilizacioj, neniu el tiuj alternativoj estis sufiĉe kontentiga. Almenaŭ en la okcidenta mondoparto, grandan paŝon antaŭen ĉi-rilate faris la itala multfakulo Galileo Galilei (1564-1642), kiu estas konsiderata la patro de la moderna scienco. Lia granda kontribuo estas adopti la praktikon forigi la personan ateston — la malfidindan subjektivan homan parton — kaj anstataŭe fari eksperimenton por pruvi ĉiun aserton. Ekde tiam, la elpenso pri iu ajn ideo havas neniun forton en scienco se ĝi ne estas eksperimente pruvita.

Eble la plej elstara paŝo laste adoptita en scienco estas la malpruvebleco, enkondukita de la Aŭstri-devena brita filozofo Karl Popper (1902-1994). Li proponis metodon por scii, ĉu iu ajn temo povas esti esplorita per scienco. Se aserto estas esence ne pruvebla per eksperimentoj, ĝi ne povas esti science pruvita. Ĝi fariĝis unu el la fundamentaj argumentoj malfavoraj al “metafizikaj” ideoj, kiuj estis traktitaj kiel scienco, kaj ĝis nun oni konsideras, ke tiu aspekto de scienco estas tio, kio vere dividas la sciencan konon disde tiuj nesciencaj aŭ pseŭdosciencaj scioj.

Ĉi tie necesas kompreni, ke kiam oni proponas eksperimenton por pruvi teorion, ni ne parolas pri iu ajn “eksperimento”. La eksperimento devas esti bone planita kaj rigore farita. Sciencistoj estas trejnitaj ĝuste observi ĉiujn aspektojn de scio pri specifa temo kaj konsideri ĉiujn eblajn variaĵojn, kiuj povas influi sur la rezulton. Post tio elpensi la ĝustan rigoran eksperimenton, kiu forigas ĉiujn alternativojn, kiuj povas potenciale miskredigi la rezultojn, li efektive ĝin faras.

Scienco estas esence metodo nuntempe. Ĝi konsistas el la jenaj paŝoj:

Se la hipotezo malpravas, tio montras ke ĝi ne kongruas kun la vero. Tio ne estas malbona, sed elstara aspekto de scienco: malpravaj hipotezoj helpas malgrandigi la kvanton da malĝustaj pensoj pri la specifa fenomeno. Tio antaŭenigas sciencan konon per la forigo de ideoj, kiuj ne estas pravaj, kaj permesas al aliaj sciencistoj elpensi novajn alternativojn kaj formuli novajn hipotezojn.

Dislimigoj de scienco kaj pseŭdosciencoj

La legitimeco de scienco staras nun sur la fortaj bazoj de la metodo. Sed oni ankaŭ misuzas la etikedon “scienca” por scioj al kiuj ne estis aljuĝitaj la propra metodoj, kaj ne rajtas esti tiel nomata. Ekzemploj estas astrologio, ufologio, homeopatio, mediumeco aŭ postmorta vivo ktp. Tiuj teorioj baziĝas esence sur la metodoj de interpretoj de altkleruloj antaŭ jarcentoj, kaj sur trompipovaj personaj spertoj. Sed kiam ili estis alfrontitaj al la nuna scienca metodo, ĉiuj eksperimentoj fiaskis elpruvi ĝian efikon. En la malmultaj okazoj, kiam la pesilo inter eksperimentoj, kiuj konfirmas kaj malkonfirmas ajnan teorion, troviĝas en ekvilibro, la prudento rekomendas ne akcepti la teorion, ĝis pliaj eksperimentoj kaj esploroj klinos la pesiltason favore al ĝi.

Sed ĉu la scienca metodo estas perfekta? Ĉu scienco, kiu ne elkadriĝas en tiu nuna paradigmo, tamen povas esti prava? La scienca metodo estis konstruata laŭ jarcentoj kaj pliboniĝas danke al kontribuoj de sciencistoj kaj filozofoj. Ĝi nuntempe bone efikas, kaj la pruvo troviĝas en teknologioj kaj ceteraj konkeroj de la homaro. Estontece, se estos plibonigoj en la metodo, kiu permesos inkludi sciojn, kiuj hodiaŭ ne estas konsiderataj sciencaj, en la kategorio de scienco, tio certe okazos. Sed dume, la plej prudenta konduto adoptinda estas deklari, ke tiuj scioj ne estas scienco.