Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

SCIENCO

La sekreto de mirinda memoro

Alberto FERRARI - ITALIO

Estas sciate ke la ŝlosilo por bone enmemorigi estas utiligi imago-povon. La menso funkcias per bildoj. Do, la ŝlosilo por enmemorigi ĉiun ajn aferon, ĉu numeron, ĉu historian daton, ĉu okazintaĵon, estas traduki ĝin al bildoj.

Kiel plej bone kaj rapide memori numerojn?

Ekzistas alfabeto, kiu fine tradukas numerojn al imagaĵoj. Per ĉi tiu alfabeto ĉiu numero rilatas al iu sono. Jen sistemo facila, kiu ne nur faciligas la memoron, sed iĝas kvazaŭ lingvo sekreta, kiu povas esti uzata ankaŭ por krei pasvortojn, aŭ por elekti numerojn ĉe hazardludoj, aŭ por malkovri novajn signifojn ĉe la platoj de la aŭtomobiloj...

Tio, kion oni devas fari, estas lerni parkere la jenajn rilatojn:

0

s z c ĵ ŝ

1

t d

2

n

3

m

4

r

5

l

6

ĉ ĝ

7

k g

8

f v

9

p b

Ĉiu cifero rilatas al unu sono aŭ al grupo de sonoj similaj. Ekzemple la cifero 0 rilatas al kvin sonoj (s, z, c, ĵ, ŝ), kaj estas notinde ke ili estas similaj. Analoge, la cifero 7 rilatas al “k” kaj al “g”, kiuj estas preskaŭ la sama sono. Danke al ĉi tiu sistemo, ĉiu numero iĝas sono, vorto. Iĝinte vorto, ĝi estas facile memorebla. Ekzemple se vi volas memori la numeron 43, vi nun scias, ke ĝi rilatas al la sonoj “r” kaj “m”; pere de tiuj sonoj vi povas komponi vorton, ekz. “Romo”. Nun vi imagos la urbon Romo, kaj vi memoros ke la numero estis 43.

Se la numero havas multe da ciferoj, ekz. 2631977877, oni povas dispecigi la numeron en grupojn de du ciferoj: 26 31 97 78 77, kaj komponi pliajn vortojn:

neĝo + mato + buko + kafo + kuko.

Kiel plej bone enmemorigi imagaĵojn

La reguloj por plej bone enmemorigi imagaĵon aŭ iun serion da imagoj estas tri: viveco, movo, paradokso.

Oni devas imagi la bildojn vivaj, kiel ili estus antaŭ la okuloj, kaj ni vidas, sentas, tuŝas ilin realece — Pli bone se la bildoj estas moviĝantaj. Kaj ĉefe, devas esti paradokso. Paradokso estas la kerna karakterizo por longe kaj facile teni ion en la menso.

Ekzemple, se oni volas enmemorigi kulon, oni bildigu al si la imagon de kulo granda kiel baleno, kun la pikilo kvazaŭ ĝi estus ega drilo por serĉi petrolon. Aŭ, kontraŭe, por enmemorigi balenon, oni bildigu al si etan balenon, kiu naĝas en la doma akvario, ĉasata de malgrandaj ĉasistoj kiuj ankaŭ naĝas en la akvario.

Kiel lasta ekzemplo, oni prenu la numeron 9526827. Per la alfabeto montrita supre, ni tradukas ĝin al (plonĝo + fungo), kaj ni imagas, ke ni estas faronta belegan plonĝon en naĝejon, kiam ni rimarkas ke ene de ĝi ne estas akvo, sed iu fungo kiu trankvile promenas.

Estas tre utile utiligi ĉiam la samajn imagojn. Jen en la suba tabelo ĉiuj imagoj por la nombroj de 1 ĝis 10. Lerni ilin parkere ne estas tiel malfacile, kiel povus ŝajni ĉe la unua rigardo, ĉar ĉiu nombro rekte sendas al la sonoj rilataj.

1

teo

2

enuo

3

hejmo

4

oro

5

ajlo

6

ĉu?

(oni povas imagi la demandan signon)

7

hoko

8

ovo

9

boao

10

duŝo