Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

90-jariĝo de la Semajno pri Moderna Arto en Brazilo

Rafael H. Zerbetto — Brazilo

“La mondoŝanĝoj kaj la malfortiĝo de grandaj imperioj pro la novaj politikaj idealoj en Eŭropo, la rapideco de la transportiloj kaj mil aliaj internaciaj kaŭzoj, samkiel disvolviĝo de amerika kaj brazila konscioj, progresoj en teknologio kaj edukado, postulis kreadon de nova spirito kaj devigis rekontrolon kaj eĉ remodeligon de la nacia inteligenteco.”

La poeto Mário de Andrade, pri la brazila modernista movado

La tritaga evento okazinta la 13-an, 15-an kaj 17-an de februaro 1922 en la Urba Teatro de San-Paŭlo havis gravan rolon en la disvolviĝo de artoj kaj sciencoj en Brazilo. La unua tago temis pri pentrarto kaj skulptarto, la dua pri literaturo, kaj la lasta pri muziko. La dua tago plej furoris, kaj oni deklamis poemojn sub moka kriado de la spektantaro. Ankaŭ pentraĵoj kaj skulptaĵoj estis tre malfavore taksitaj de la publiko. Je la lasta tago, la publiko agis pli respekteme, escepte kiam la muzikestro Villa-Lobos supreniris la podion uzante pantoflon: la publiko mokis lin pensante ke tio estis modernaĵo, sed li uzis pantoflon pro inflamiĝinta kalo.

En la komenco de la pasinta jarcento, San-Paŭlo estis urbo en rapida progreso pro la mono origina de la kafo-produktado vendita al eŭropaj landoj. La urbo subite plenpleniĝis je aŭtomobiloj kaj konstruaĵoj, kiuj modernigis ĝian aspekton. Elektro anstataŭis la oleon por lumigi la stratojn vespere. Sed kio pri la artoj? Ili simple ne akompanis tiun evoluon, ĉefe pro la konservemo de la publiko kaj de la subtenantoj de artistoj, al kiuj plaĉis klasikaj estetikaj modeloj kaj konceptoj.

Tio ŝanĝiĝis kiam kelkaj brazilanoj entuziasmiĝis pri eŭropaj avangardoj, kiel kubismo, ekspresionismo kaj futurismo. Artistoj interesataj pri la novaj artaj konceptoj komencis kunveni en San-Paŭlo por pridiskuti la novajn artajn konceptojn, brazilan historion kaj kulturon. La afero iom post iom progresis. Polemikaj ekspozicioj de modernaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj okazis kaj la komentoj pri ili en la ĵurnaloj furoris. Estis tempo por diskonigi la novajn konceptojn pere de evento, kaj oni sugestis okazigi Semajnon pri Moderna Arto.

La ĉefa celo de la brazila modernismo estis esplori la brazilan identecon: Brazilo alkutimiĝis imiti la klasikajn fremdajn modelojn, do, estis arto nur por la elito, kiu emis krei eŭropecan etoson en brazilaj teatroj. La modernistoj proponis liberigi la arton, permesi al la artistoj esplori novajn konceptojn, renovigi la nacian pensmanieron kaj tiel ankaŭ modernigi la socion. Ili ekskursis al la landinterno, studis popolajn tradiciojn kaj historion. En la sama epoko estis publikigita la unua studlaboro pri la kampara dialekto de la brazila portugala lingvo, farita de la verkisto Amadeu Amaral kaj la sociologo Gilberto Freyre. Post kelkaj jaroj en Usono, kie li estis lernanto de Franz Boas, Gilberto Freyre ekmodernigis la brazilan sociologion.

Post la Semajno pri Moderna Arto, iom post iom la modernistoj apartiĝis en grupetoj, kelkaj naciistaj, aliaj universalistaj. Kelkaj modernistoj fariĝis politikistoj, aliaj sin dediĉis al esploroj kaj instruado, dum kelkaj aliaj simple ne interesiĝis pri neartaj aferoj. La modernistaj ideoj ŝanĝis la pensmanieron de la loka elito, kaj rezultigis la fondiĝon de pluraj sciencaj kaj edukaj institucioj, kiel bibliotekoj, muzeoj kaj sciencaj institucioj. La Altlernejo pri Sociologio kaj Politiko kaj la Universitato de San-Paŭlo, tiusence, estas idoj de la brazila modernismo: ili estis kreitaj pro la neceso modernigi la brazilan socion post 1930, kiam la ekonomio surbaze de kafoeksportado evidentiĝis nesufiĉa por la brazilaj bezonoj kaj la profesiuloj diplomitaj eksterlande ne havis konon pri la specifaj kondiĉoj de Brazilo.