Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

SOCIO

Edukitaj kaj kvalifikitaj, sed sen laboro

Pradip GHIMIRE — Nepalo

Trovi bonan laboron laŭ la fako, studo kaj kvalifiko, kaj vivi feliĉe estas deziro kaj revo de ĉiuj homoj sur la terglobo. Sed ne ĉiuj nepalaj junuloj ricevas bonan laboron aŭ bone pagatan postenon en sia hejmlando. Ĉiujare pli-malpli 400 000 gejunuloj alvenas al la nepala labormerkato por serĉi laboron. Sed nur 5% de la menciita nombro sukcesas, la restantaj 95% aŭ forlasas la landon aŭ akceptas malaltsalajran laboron ne kongruan kun ilia kvalifiko.

Superverŝo de laborserĉantoj

Tre granda estis la nombro de kandidatoj, kiam la publikserva komisiono de Nepalo anoncis dungi 5000 homojn en diversaj postenoj. Sume 506 000 taŭgaj homoj kandidatiĝis por tiuj postenoj. Kiam en Katmanduo la korea branĉo de la laborpermesa sistemo (EPS Koreio) anoncis dungi 5 000 laboristojn en Koreio, ĉirkaŭ 80 000 homoj kandidatiĝis el diversaj urboj de Nepalo. Tio estas nur simpla ekzemplo de la popola emo al eksterlanda laboro.

La nombro de senlaboruloj edukitaj aŭ needukitaj estas granda. Senlaboreco ne nur kaŭzas suferojn kaj turmentojn al la junularo, kiuj estas la spino de la lando, sed ĝi ankaŭ sufokas la ekonomion de la lando. Laŭ la centra buroo de statistiko, en 2014 sume 4 milionoj da homoj ne ricevis taŭgan laboron laŭ siaj kvalifiko kaj kapablo. Ĝi ankaŭ konstatas, ke la senlaborecproporcio de kleraj homoj kun universitata diplomo estas duoble pli granda ol de malkleraj homoj. Oni diras, ke inter 40 kaj 50 mil homoj, kiuj posedas bakalaŭran aŭ magistran diplomon, estas senlaboruloj.

Dungita sed malkontenta

Ne ĉiuj estas malkontentaj pri sia laboro, sed multaj serĉas alternativojn. Jen kelkaj ekzemploj: S-ro Hari Raut, 21-jaraĝa loĝanto de Katmanduo, estas unu el tiuj homoj. Li posedas bakalaŭran diplomon pri scienco, kaj eklaboris en gimnazio kiel plentempa instruisto. Al li estis pagataj 8 000 rupioj (80 usonaj dolaroj) monate. Lia salajro estis mizera kaj la laboro estis multega. Nun li fariĝis hejma instruisto kaj iras al la hejmo de la lernantoj. “Mi laboras 3 horojn ĉiutage kaj ricevas 10 000 rupiojn (100 dolaroj) monate. Mi bezonas laboron por subteni miajn studadon kaj ĉiutagan elspezon”.

F-ino Sonija Ŝakja, 23-jaraĝa loĝanto de Katmanduo, kandidatiĝis al multaj sociaj laboroj post la fino de sia bakalaŭriĝo pri sociaj studoj. Ŝi volis havi laboron laŭ sia studofako, sed ŝi ne sukcesis akiri ĝin. Do, nun ŝi laboras kiel instruistino en elementa lernejo kaj gajnas 6500 rupiojn (65 dolaroj) monate.

La tertremo de 2015, la landlimo-blokado de Barato kaj naturaj katastrofoj paralizis la ekonomion de la lando. Spertuloj pri labormerkato atestas, ke 800 000 senlaboruloj venis en la labormerkaton de Nepalo post la katastrofo de 2015 pro la kolapso de industrioj, infrastrukturoj kaj politiko.

Pli-malpli 1500 gejunuloj forlasas la landon ĉiutage por trovi bonan vivrimedon, kaj bone pagatan laboron. Ĝi estas la nuna situacio de Nepalo. Ĝi estas la nuna situacio de la nepalaj junuloj. Mi mem estas unu el ili. Mi finis mian magistran studadon pri komerco kaj administrado antaŭ kelkaj monatoj kaj kandidatiĝis por diversaj postenoj laŭ mia kvalifiko, sed ĉio estas vana. Mi ankoraŭ ne ricevis laboron kaj daŭre estas laborserĉanto. Tamen, kiel esperantisto mi havas memfidon kaj esperon. Dankon al Zamenhof! Li instruis min esperi kaj revi.

Legenda: Senlaboreco en Nepalo estas grava kaj serioza problemo. La nombro de la senlaboruloj pli-altiĝis post la katastrofo de 2015.