Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Renkontiĝu kaj lernu

Inter la 30a de julio kaj la 7a de aŭgusto 2011 okazos la kvara fizika lernu!-renkontiĝo Somera Esperanto-Studado (SES). Ĉi-jare ĝi estos en la okcidentslovaka historia urbo Nitra, situanta 90 km for de la slovaka ĉefurbo Bratislava, 160 km de Vieno, la ĉefurbo de Aŭstrio, kaj 155 km de Budapeŝto, la ĉefurbo de Hungario.

La programo konsistos el kelkaj partoj: antaŭtagmeze - instruado pri Esperanto; posttagmeze - ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.; vespere - Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, diskoteko...

Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 5 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo. Se aliĝos sufiĉe da interesiĝontoj, ekzistos ankaŭ eblo trapasi ekzamenojn laŭ la nova eŭropa referenckadro.

Pri la lernu!-programeroj zorgos lernu!-teamo. Eblos ĉeesti prezenton pri lernu.net, pri la traduk-sistemo de la paĝaro k.s. Vi estos bonvena iam ajn demandi aŭ proponi ion ajn, rilate al la paĝaro.

Do, nepre venu al SES 2011! Por pliaj informoj vidu la adreson www.lernu.net/ses kaj skribu al la organizantoj per ses@lernu.net.