Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

TRE FACILA

Skribu por lerni!

Ana RIBEIRO Brazilo

Oni povas studi lingvojn per lernlibroj, sed por vere lerni oni devas uzi tiun lingvon en niaj ĉiutagaĵoj. Tio povas ŝajni ege malfacila, se oni ne havas monon por vojaĝi al landoj kie oni parolas la lingvon, kiun oni volas lerni; sed se oni bone uzas la ilojn, kiujn ni havas, tio estas tute ebla.

Antaŭ kelkaj tagoj, mi vidis amikon skribi sur sia Facebook-paĝo mallongajn rakontojn pri sia tago en diversaj lingvoj: la celo estis uzi la lingvojn, kiujn li scipovis (ĉirkaŭ 15!).

Liaj enmetaĵoj havis eĉ regulojn: la afero funkciis tiel: oni devas ĉiutage elekti sendepende de de sia volo lingvon, kiun oni parolas (eĉ tiuj, kiujn oni parolas tre malbone) kaj skribi kelkajn vortojn pri la temo en tiu lingvo.

Mi ekfaris tion antaŭ malmulte da tempo kaj mi ege ŝatis tion, ĉefe ĉar amikoj, kiuj parolas tiujn lingvojn, ĉiam reagis al la teksto. Kiel mi konis tiujn homojn? Ĉefe danke al Esperanto :) Esperanto helpas min lerni aliajn lingvojn.

Verkita helpe de Facililo:

http://legoscia.github.io/facililo