Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

VIDEOLUDOJ

Jonas MARX — Germanio

Ni hisu la velojn!

Anno 1800 estas tujstrategia ludo pri koloniado de insuloj kaj varo-negocado inter ili kaj viaj kunludantoj. Evoluigi kaj grandigi vian nacion eblas per prospero aŭ milita transprenado.

Ni jam anoncis la publikiĝon de ĉi tiu ludo antaŭ kelkaj numeroj. Mi diligente testis kaj ĝi dignas kiel sekvaĵo de la antaŭaj samseriaj ludoj. La unua rimarkaĵo estas, por mi, la enorma detalemo. La maro aspektas bonege realisma, la vilaĝanoj svarmas tra la urbo — ofte laborante, kelkfoje festante celebraĵon. Ŝipoj alvenas kaj forlasas la havenon, bestoj videblas en la arbara parto de la insulo, ktp.

La planado de la transportvojoj estas facila kaj la diversaj funkcioj de la ludo bone integriĝas. Evoluigi la kamparanojn funkcias alie. Kutime oni antaŭenigis ĉiujn domojn, sed nun indas havi ne nur civitanojn, sed ankaŭ bienistojn, kiuj produktas la nutraĵojn, dum metiistoj kreas ilojn kaj la pli altnivelaj civitanoj dediĉas sin al mensaj laboroj.

Ĉi tiu ludo temas specife pri la industria tempo, pro tio la kreado de industrioj gravas. La trajnajn rejlojn eblas krei por la unua fojo en Anno. Krom tio, ekzistas ekspedicioj al la sudamerika kontinento por trovi fremdajn, ekzotikajn bestojn por la zoo-ĝardeno. Krome, eblas kolonii insulojn kaj tie kultivi bananojn, kaŭĉukon kaj sukeron.

Laste menciindas la plej mojosa funkcio: Kutime oni ludas el “birda perspektivo”, tio estas, desupra rigardo. La unuan fojon en ĉi tiu ludoserio eblas ŝanĝi al memperspektivo kaj marŝi tra sia memkonstruita urbo! Mi povus dum horo simple piedumi inter la domoj, viziti la havenon, kampojn kaj randon de la arbaro.

Tio kaj aliaj ebenoj de la ludo helpas krei viglan kaj malpezan ludoetoson. La ludo haveblas por Vindozo kaj estis kreita de Ubisoft.

Kelkaj novaj ludoj

ISLANDERS

Eta ludo kun unu ĉefa temo: Konstruu per malvastaj rimedoj urbeton sur insulo. Se rimedoj finiĝas, vi perdis. Se vi sukcesas, pli granda insulo atendas vin. Haveblas por Vindozo, Mac kaj Linukso kontraŭ malgranda prezo.

Vampire: Bloodlines 2

Ĉu vi iam volis travivi la sperton esti vampiro? Eble la dua parto de Vampire: Bloodlines povos kontentigi vin. Plenumu taskojn de diversaj vampirklanoj, sed ĉiam pripensu la rezultojn de via agado. La ludo estis ŝovita por lanĉo nur en marto 2020 kaj publikiĝos por Vindozo.

Sekreta konsilo: Factory Town

Temas pri relative nova ludo, kiu ankoraŭ estas en malneta stadio. Mi ankoraŭ ne ludis ĝin, sed laŭ multaj opinioj ĝi estas plia verko, kiu povus rabi multajn noktojn de mi. Oni komencas per malmultaj rimedoj kaj kun siaj vilaĝanoj konstruas grandan transportsistemon por diversaj manĝaĵoj kaj materialoj. Ĝi similas al alia antaŭa sekreta konsilo Factorio, ĉar temas ankaŭ pri varmovbendo. La stilo estas neŭtrale komiksa, kiu helpas la superrigardon. Ludeblas per Vindozo kaj Mac.