Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

RAKONTO

Smeraldaj okuloj

Evgenij GEORGIEV — Kazaĥio

Ŝi estis jam dumlonge malsana. Kiam la estraro de la orfejo, en kiu ŝi vivis, eksciis pri tio, okazis granda skandalo — ekzistis eĉ iu malpreciza onidiro, laŭ kiu oni volis pere de tiu oportuna okazo demisiigi direktoron, interalie, solidan elstaran virinon kun ĉiam samforme enorma hararanĝo, duoble pli granda kaj globa ol la afrika, kaj ŝtala karaktero. Sekvis multaj malplezuraj telefonaĵoj el la centra departemento. Oni devigis alveni, respondi stultajn demandojn, skribi ion en iuj formularoj, eĉ frekventi la policon. Aldone, al la orfejo invadadis po unu komisiono preskaŭ ĉiutage.

Sed poiome ĉio enordiĝis kaj la tondro forpasis. Same kiel forpasis el ĉies memoro mem la kialo de tiu ĝeno — malgranda knabino, kies destino nuntempe enhavis ne multe da irizaĵoj. Ŝi havis kanceron. Tio estis konfirmita en la sama tago de ŝia tiel malfrua enhospitaligo. Eble ĝuste pro tiu nekontestebla diagnozo, la afero ne komencis disvolviĝi definitive timige kaj minace por la direktoro kaj por kelkaj aliaj altranguloj orfejaj — difini la malsanon sufiĉe frue tute ne eblis, sed, aliflanke, la “sana jaro”, proklamita ĉi-jare de la prezidento en lia enkonduka parolo al la popolzorga sekcio ĉe EGK (Ekstreme Grava Kongreso), postulis certan kvanton de malsanuloj en ĉiu orfejo kaj en ĉiu internulejo, kaj supero de tiu kvanto povis kaŭzi tre seriozajn problemojn por la administracio.

Interalie, ne eblas diri ke ĉiuj en la orfejo totale forgesis pri la knabineto. Certe, oni sendadis al la hospitalo senditojn, sed ĉiuj ili estis ŝtataj senditoj, kiuj emis plenumi sian difinitan servan funkcion pri, supozeble, superaj ŝtataj celoj, kaj kiuj neniel povas esti tro severe prijuĝitaj pro tio ke ili neniam alvenis al la knabina ĉambro simple por viziti ŝin kaj homece pridemandi kiel ŝi sentas sin. Kelkfoje la senditoj alportadis al la ĉefkuracisto iujn paperojn — necesajn dokumentojn kaj haste emis foriri. Neniu korvarmeco, nur minimuma partopreno.

Dume la knabino malĝojiĝis kaj ploris en ĉiu nokto. Plejverŝajne, ŝi havis grandajn dolorojn. Neniu sciis kio okazis al ŝi, ĉar ŝi ĉesis paroli tuj post kiam ŝi estis transportita al la kancera fako. La flegistoj tre kompatis ŝin kaj strebis laŭrimede plifaciligi ŝiajn suferojn.

Ŝi estis pala infanaĝa knabino, ege maldika kaj preskaŭ diafana. Longaj helkaŝtanaj haroj kovris ŝiajn ŝuldrojn nur komence, kiam ŝi aperis en tiu ĉi hospitalo. Nuntempe ĉio estis glate razita kaj preta por la traktado de radioterapio. Ankoraŭ ekzistis la ŝanco eviti operacion. La grandaj grizkoloraj malgajaj okuloj de ŝi, treege elokventaj, kun timo rigardis en ĉiu vespero tra la fenesto al la hospitala ĝardeno, sed fakte ili rigardis al la propra svaga sorto.

Aŭtuno jam firme regis en la naturo kaj povis ŝajni ke tio estos por ĉiam. La ĝardeno, kiu ĉirkaŭis la nordan parton de la hospitala konstruaĵo, estis sufiĉe malnova, plena je kverkoj, alnoj kaj aceroj. Krom tio, fojete tie estis renkontataj ankaŭ tilioj. Granda flava folia oceano blinde etendiĝis, neniom zorgante pri multenombraj sulkaj padoj kaj pro la koto, eĉ ne pri la velkaj aludoj al ili. Lignaj ĝardenaj benkoj enue malplenis preskaŭ tuttempe, ĉar la malseka vetero neniun emigis al la longaj plezuraj promenoj, malsame ol antaŭ nur kelkaj monatoj. En ĉiu angulo de tiu meditejo (kiu prodige donacis la plej lastan ŝancon pripensi sian vivon por multaj povraj homoj — nekuraceblaj malsanuloj) regis etoso malhela. Danke al la amasego da kolosaj arboj densege kreskantaj, krepuskon kaj mateniĝon tute ne eblis interdistingi. Aparte vespere, kiam ĉiam senĉese pluvis, la vento fleksis potencajn branĉojn de tiuj nudaj gigantoj rekte apud la fenestro de la knabina ĉambro, produktante neimageble malplaĉan ululon. La hospitala muro servis kiel granda helpilo por tio. Kaj ŝia rigardo al la flanko de tiu estada sakramento ne povis alkroĉiĝi al io certa — nur ree kaj ree okulfrapis malbonsigna ombro de tiu diabla hurla simfonio.

Tamen subite okazis io, kio kerne alidirektis la venontan fluon de la okazaĵaro.

Tiutage ŝi kuŝis en la lito post plia sendoloriga injekto ĉirkaŭ posttagmeze. Unu el la flegistinoj eniris kun iu rulaĵo kaj gajvoĉe proklamis:

— Rigardu, tio estas por vi.

— Dankon.

— Tute nedankinde, mia kara.

Antaŭ la knabino kuŝis alloga pakaĵo. Kio povus esti tio? Spite al naŭza kapdoloro alvenis la scivolemo. Ŝi hastis disvolvi la paperan ĉirkaŭkovraĵon kaj ekvidis ludilon: amuzan plastan katon, kiu kiel evidentiĝis post kelkaj minutoj, kapablis kliniĝi, diri “Saluton!”, turni la kapon kaj eĉ oscedi. La interesiĝo de la etulino estis senlima.

La kato mem estis karbe nigra, sed ĝiaj okuloj, estante strasoj, lerte imitis du smeraldojn kaj glimis verde. Tiu kato havis puran vivo-kaj-esperoplenan kaj samtempe iomete ruzan rigardon, en kiu eblis tralegi: “Ne timu! Ĉio en la mondo bone solviĝas, sed ne ĉiuj scias pri tio. Sed ni kun vi ja nun scias”. Al ĉiu, kiu prenis ĝin enmanen, la kato konstante donadis bonan humoron.

Tio estis tre simple elfarita kaj malmultekosta ĉina ludilo, sed por la knabino ĝi farĝis vere valorega. Ŝi dum horoj ludis kun ĝi kaj kiam alvenadis la tempo de radioterapia seanco aŭ dorma horo, ŝi zorgeme starigis la novan amikon sur kredencon aŭ sur tablon, de kie ĝi ludeme kaj intime, kun ega ŝargo da optimismo, gaje rigardis al ŝi per la rondaj smeraldaj okuloj. La tagoj ekflugis, kiel papilioj.

La neatendita donaco efikis plejeble favore al la sano: pliboniĝis la apetito, ŝi komencis paroli kaj dum la ĉiumatena kontrolo ĝi jam kapablis ĝuste priskribi sian staton kaj sentajn nuancojn de la propra doloro. Kelkaj pliaj tagoj kaj... baldaŭ ŝi estis jam sana. Tio estis vera miraklo — la tumoro forestis ekde nun. Tion konfirmis la detala testo.

Kaj neniu sciis la nomon de tiu anonimulo, kiu farinte la donacon, kontribuis al la vivo kontraŭmorte. Povas esti, ke li (aŭ ŝi) apartenis al la hospitala personaro. Tio ŝajnis la vero — tiu knabino havis neniujn parencojn, nek konatojn, kiuj povus viziti ŝin. Ĉu iu el la orfejo? Hmm... Dubinde. Apenaŭa probableco.