Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

NOVELO

Socia justeco

Evgenij Georgiev (Espopore) - Kazaĥio

Vintra frua mateno traboris la nokton, per la raspaĵoj glaciaj de tiu subita frostaera borado aŭror-gaje sufokinte stultajn stelojn surĉiele. Komencis aperi la suno horizonte de la malvarma neĝa tre granda tombejo. Bunta svarmo de homoj videblis apud ĝi. Ili apudstaris, kvazaŭ timante eniri la tombejan teritorion.

— Fekulo mortis... Fekulo mortis... Ĉu vi eĉ konis lian patrinon persone? — oni murmuradis en la homamaso.

Videble, ĝi konsistis sole el kamparanoj.

— Fekulo mortis! Fekulo mortis! Sed kiu precize? — maltakte kaj fuŝ-prononcaĉe demandis iu maljunulo. — La feko multas. Kaj la fekuloj — eĉ pli.

Iu virino hastis respondi, per sia tro densa kaĉo de provincismoj:

Nej fek, mo Fekul: law lo nom de amel, terpoma pulvor. Li hiam sit na propra patêr muĉe ŝatada — terpoma baron. Fekul donit al na vilaĝ diks saks da maiz. Mo poste li forprenit lo tut de na terpoma stok. Toĥ, los grenês restit ĉe ni. Trafe nas prauls diradzit: “Terpom sat lo dua pan”. Plag, plag...1

— Ah! — la maljunulo iom komike eksvingis per du manoj. — Ke ili ĉiuj kadavriĝu, negociistoj krimaj. Monstroj sangosoifantaj. Sed vi... Kial vi staras tie ĉi, do?

Po kvardiks kvin monerês oni promesit disdonaj dum lo tagmanĝ...2

La maljunulo, enirinte, provis alproksimiĝi al la ĉerko, sed al li suspekteme ekrigardis du gardistoj.

Fekulo en sia ĉerko aspektis malhel-pala kaj, ĝenerale, sufiĉe terura. La nigra frunto ŝajne formis iun aleron transcendecan super la okulaj kavegoj. El la teleretoj de vangoj fontis iu nazfrapa artefarita aromo. Malgraŭ tio ke ŝminkistoj faris ĉion eblan, lia kapo elstaris kiel putra brasiko fone de la nigreblua kostumo. La hararo estis abunde ŝmirita per iu oleo.

Lia aŭtoritata pezo en la krima medio sufiĉe grandis. Tial la konkurencantoj elektis samnivel-sufiĉe elegantan kaj relative sekuran metodon de mortigo: oni venenis lin per la tradicia terpoma supo en la ĉefurba restoracio Koloseo. La veneno tuj ekstreme paralize efikis; do, venonttage omaĝe al la aŭtoritatulo aperis mallonga noto en iu loka gazeto: Je la 24-a de decembro mortis Fekulo, ŝlosila krima aŭtoritatulo, fama negociisto, gastronomia mafiulo, terpoma barono de nia provinco. La tuta profito donata per la ombra amela negocado de liaj entreprenoj estas nun ĝustige kalkulata. Siajn kondolencojn al la familianoj de la mortinto jam esprimis Feĉo, Kazaĥujano kaj Blanka Abortulo”.

Kelkaj tombistoj staris ĉirkaŭ la jam fosita kavo. Sed se ili nur scius ke kune kun la Fekula kranio ili preparis sin por entombigi ankaŭ dekojn da unikaj receptoj restintaj tie, inter kiuj estis la plej grandkosta kaj altvalora (aparte post akcepto de tiu lasttempe multe pridiskutata leĝo) — tiel nomata “amela kokainaĉo”, se ili nur scius tion, ili perdus sian senemociecon.

Oni estiĝis jam pretaj sinkigi la ĉerkon, evidente, intence evitante longajn supersence senenhavajn, kiugrade senenhava povas esti nur homfaktore breĉita amasfabrikada cisterno, funebrajn parolojn. La ĉefaj ĉeestantoj — familianoj (belforma edzino kaj du ĝemeloj, knaboj laŭaspekte ĉirkaŭ 10-11-jaraĝaj) kaj kvar imponaj uloj ial vestitaj tro bizare por la funebra procesio, plejverŝajne, en siaj ĉiutagaj vestaĵoj — staris trankvile, sen ajna movo aŭ ploro. La vilaĝanoj daŭre staris apud la fera barilo, scivoleme gap-rigardante direkte al la tombokruca aglomeraĵo.

Ĉiessurprize, la maljunulo iel strange ektremis. Lia ne tre longa barbo maldensa, ŝajne, estiĝis multe pli griza. El la maljunula buŝo eksonis laŭtega krio, je la unua ekkapto, adrese al la frosta ĉielo:

— Mi dumlonge ne povis aŭdaci, sed nun mi diru ĉion honeste. Kamaradoj aŭ sinjoroj, vi estas idiotoj. Tio, kion mi vidas, estas pura idiotaĵo. Kaj farso. La mafio, grase brilante per la propraj rondaj vizaĝaĉoj, regas fruktojn de nia laboro. Ili kunfandiĝis kun la regantoj. Kaj vi atendas la monon. Ĉu mi al vi ekspliku, ĉu vi ĝisatendos tion? Tiu mono, eĉ donita, ne plibonigos la vivon de ajnulo. Ve!

La gardistoj turnis sian kapon.

En la manoj de unu el gardistoj ekbrilis iu kurba klingo, kies akraĵo dum unu momento tro blindige glimis, spegulante la sunon. Alveninte al la maljunulo, la gardisto, neniel hezitante, perforte pike enigaĉis sian ŝtalpecon al la dekstra flanko de la maljunulo. La sango multgute malhelruĝigis la neĝon.

— Eksentu socian justecon. — perdente filtris la kvadratkapa gardisto.

La maljunulo falis, ricevinte kelkajn pliajn klingofrapojn.

— Kvazaŭ iun porkon oni buĉus... — komentis la batinto, viŝante la sangan jataganon sur la pantalono de la maljunulo.

— Malpuran fetoregan fi-porkon. — aldonis lia kolego kaj plezurege nazmuke kraĉis al la konvulsia duon-kadavro.

La akomparanamaso disire ekmovis sin. Jam komenciĝis suna frosta tago.

1Ne feko, sed Fekulo: laŭ la nomo de amelo, terpoma pluvoro. Li iam estis nia propra patro multe ŝatata — terpoma barono. Fekulo donis al nia vilaĝo dek sakojn da maizo. Sed poste li forprenis la tuton de nia terpoma stoko. Tamen, la grenoj restis ĉe ni. Trafe niaj prauloj diradis: “Terpomo estas la dua pano”. Plago, plago...*

2— Po kvardek kvin moneroj oni promesis disdoni dum la tagmanĝo... *

*Popido (la “Popola Idiomo”) estas arta projekto, sociolekta variaĵo de Esperanto kreita de Manuel Halvelik (vera nomo Kamiel Vanhulle), kiu kreis ankaŭ la fikcilingvojn subnome Arcaicam Esperantom kaj Gavaro. Per Popido, Halvelik provis doni al Esperanto la “esprimeblecon de iu dialekto”, t.e. malpli prestiĝa variaĵo de la lingvo, kvazaŭ ĝi estus parolata de krudulo aŭ malklerulo.