Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

SPECIALE — NEPALO

Terurega tertremo en mia vivo

Pradip Ghimire — Nepalo

Nepalo, la 25-an de aprilo 2015

En tiu tago mi vekiĝis je la 7-a matene kaj iom legis pri ekonomio kaj financo (mi estas studento pri komerco), poste manĝis matenmanĝon kun miaj familianoj. Kiel kutime, post la matenmanĝo mi decidis iri al la oficejo de la Nepala Esperanto-Asocio. Estis sabato kaj preskaŭ ĉiun sabaton ni renkontiĝas en nia oficejo. Mi piediris de mia loĝejo por preni aŭtobuson, sed hazarde, survoje mi renkontiĝis kun miaj amikoj. Ni iomete babilis kaj iris al aŭtobuso-stacio. Mi veturis ĝis Sundhara (Sundhara estas bushaltejo proksime de la turo Dharara — tiu turo rompiĝis dum la tertremo kaj mortigis pli ol 50 homojn), de tie mi ŝanĝis buson kaj iris ĝis Ratnapark.

Mi iomete haltis en Ratnapark ĉar mi havis du eblajn vojojn por atingi la E-oficejon. Mi elektis la pli komplikan vojon kaj transiris la ponton de la ĉefa strato ĉar laŭ tiu vojo ekzistas multaj vendejoj. Mi decidis laŭiri tiun vojon ĉar mi volis renkontiĝi kun amikino, kiu laboras en tiu kvartalo.

Je la 11h56 mi atingis malnovan domon, kie oni vendas ŝuojn. Ĝuste en tiu momento brikoj komencis fali sur min kaj sur la aliajn, kiuj estis ĉirkaŭ mi. Mi time kuregis al la strato, sed pro la forto de la tertremo mi ne povis bone kuri, sed mi sukcesis maltrafi la faladon de la brikoj. Samtempe ankaŭ multaj aliaj homoj penis kuri kriante: “Tertremo! Tertremo! Tertremo!”. La strato pleniĝis je homamaso. Kiam mi atingis la straton, mi faris longan spiradon kaj rigardis malantaŭen: Tiu malnova domo preskaŭ entute detruiĝis kaj falis. Mi vere eskapis la morton.

Estas diraĵo: “Por morti devas veni la ĝusta tago”. Do, mi pensis, ke tiu tago ne estas la tago de mia morto. Mi stariĝis ĉe la agitata strato kun multaj aliaj homoj kaj vidis homojn falantaj de motorcikloj, ili apenaŭ povis stariĝi. Kiam la tertremo ĉesis, homoj kuris al tiu malnova detruiĝinta domo por helpi la viktimojn. Mi ankaŭ vere volis helpi viktimojn, sed mi nek povis moviĝi nek povis foriri. Subite, mi pensis pri mia koramikino kaj provis telefoni ŝin, sed mi malsukcesis kaj tajpis mesaĝon al ŝi — feliĉe ŝi estis sekura. Poste mi kontaktiĝis kun la sekretario de Nepala Esperanto-Asocio. De tie mi piediris 10 minutojn ĝis alia loko, kie la turo de Katmanduo (Dharara) estis detruita. Laŭ la vojo mi vidis vunditojn sen kruroj, sen manoj, kun sango fluanta — mi ne sukcesis helpi ilin. Mi iomete helpis ĉe Dharara, sed pro mia malforta korpa stato ne povis plu helpi. Mi volis reveni al mia loĝejo, sed ne sukcesis trovi publikan buson. Do mi marŝis 30 minutojn ĝis Baneshwor kaj de tie mi prenis publikan buson kaj atingis mian loĝejon kun ŝvito.

Ĉefaj punktoj pri la nepala tertremo

HELPO-ALVOKO

Nepala Esperanto-Asocio, kiel landa asocio de UEA, kaj ankaŭ samtempe parto de la nepala registaro sentas respondecon kaj devon fari ion por la viktimoj en tiu ĉi terura momento en nia lando. Laŭ la ĝisnunaj informoj neniu esperantisto suferis je severaj vundoj aŭ mortis pro la katastrofo. Tio almenaŭ estas bona por Esperantujo, sed la tuta homaro ploras pro la bedaŭrinda kaj terura katastrofo. Do, ni petas ĉiujn enlandajn kaj eksterlandajn esperantistojn helpi per monodonaco al UEA-konto aŭ rekte al la konto de nia asocio. La mono estos uzata laŭbezone por la viktimoj. Ĉia eta helpo estos grava por suferantoj.

Ĉe UEA

Nepala Esperanto-Asocio: neea-j

aŭ Konto Espero (“por Nepalo”)

Bankokonto:

Nepala Esperanto-Asocio

Current Account No. 01900061100018

Swift kodo: HIMANPKA

Himalayan Bank Limited

La nomoj de mondonacintoj aperos kun la sumo, kiun oni donacis, en nia revuo Montejo. Ni ankaŭ informos kion ni faris/faros per la ricevitaj donacoj.

Bharat Kumar Ghimire

Ĝenerala Sekretario de Nepala Esperanto-Asocio