Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Stellarium

Mojosa planetario en via komputilo!

Ramón MORALES - Venezuelo

(Unua parto)

Stellarium estas la nomo de komputila programo kreita por funkcii kiel virtuala planetario en personaj komputiloj. Kiel kreaĵo kolektiva, ĝi estas ne nur la produkto de la ĉefa teamo kunordigita de Fabien Chéreau, sed ankaŭ la kreaĵo de multaj aliaj, kiuj aldonas pliajn funkciojn kaj enhavojn al la programo. Stellarium estas projekto de Sourceforge (http://sourceforge.net/projects/stellarium/). La kodo de la programo estas malferma por ke la uzantoj kaj programistoj povu plibonigi ĝin. Ĝi disponeblas por la tri pli uzataj komputilaj mastrumaj sistemoj: Linukso, Mac OS kaj Vindozo. Oni povas elŝuti ĝin tute senpage (ĉi tie: http://www.stellarium.org/eo/), kaj ĝi disponeblas ankaŭ en Esperanto, kvankam la traduko ankoraŭ estas plibonigebla.

Eble kelkaj seriozaj ŝatantoj de astronomio taksus Stellarium neuzinda pro ĝia ludila ŝajneco, sed la vero estas, ke tiu programo havas multe da seriozaj iloj kaj eblecoj. Malgraŭ sia moderna ŝajneco, ĝi certe ne estas ludilo! La versioj 0.10 havas grandegan stelkatalogon: ĉirkaŭ 600 mil steloj. Kaj vi povas elŝuti pliajn katalogojn por grandigi la kvanton ĝis 210 milionoj da steloj! La versio nun disponebla por elŝutado estas 0.11.2. Jen vi legos ĉi tie trarigardon pri la ĉefaj iloj de Stellarium.

Post la instalado, startigu la programon. Se vi startigas la programon dum nokto, vi havos fenestron kun plena nigra ĉiela fono, kaj du rektanguloj ĉe la maldekstra malsupra angulo, formantaj kvazaŭ L-liniilon. Tiuj du rektanguloj (unu vertikala kaj unu horizontala) enhavas ĉiom el la funkcioj de la programo. La rektanguloj eble ne vidiĝas pro tio, ke ili aŭtomate enŝoviĝas for de la fenestro. Se tia estas la okazo, tiam surmovu la montrilon de via muso ĝis la rando de la fenestro (maldekstren kaj malsupren): la du rektanguloj devas tuj aperi. Por “fiksi” la rektangulojn en la fenestro, malebligonte iliajn enŝoviĝojn, serĉu du tre etajn nigrajn triangulojn ĉe la maldekstra-malsupra angulo. Klaku sur la malsupra trianguleto por fiksi la horizontalan ilaron. La trianguleto iĝos rektanguleto nigra. Klaku sur la alia trianguleto por fiksi la vertikalan ilaron. Same, la trianguleto iĝos rektanguleto por indiki, ke la ilaro estas jam fiksita. Faru inverse por ebligi denove la aŭtomatan enŝoviĝon de la rektanguloj. Kiam la du ilaroj estas forenŝoviĝintaj, vi vidos nur etan linion ĉe la malsupra rando de la fenestro. Tiu estas la statusa montrilo. Ĝi montros al vi, demaldekstre: 1) la nunan rigardolokon de la uzanto; 2) la vidkampon (FOV), mezuritan laŭ gradoj; 3) la bildigon de la simulaĵo (FPS), mezuritan laŭ foteroj laŭsekunde (ĉar la simulaĵo en la fenestro estas kiel ia filmo); 4) la daton kaj horon de la nuna simulaĵo.

[B1- La horizontala ilaro kaj la statusa montrilo]

Se la fenestro de la programo estas tutekranigita kaj vi volas malpligrandigi ĝin, premu la klavon F11 de via klavaro aŭ klaku sur la (dedekstre) oka emblemo en la horizontala malsupra rektangulo en la fenestro (vidu la bildon supre). Tiu emblemo reprezentas ekraneton kun eliĝantaj sagetoj ĉe ĉiu angulo. Kaj ĉi emblemo kaj klavo F11 ŝanĝos la grandecon de la fenestro. La horizontala ilaro entenas la ĉefajn plej uzatajn ilojn de la programo. Tiu ilaro estas kvazaŭ resumo de la iloj entenataj en la vertikala ilaro, kiu enhavas ĉiujn subfenestrojn de la programo. La iloj en la horizontala rektangulo troviĝas do ankaŭ ie ene de la vertikala rektangulo, escepte la emblemojn por manipuli la tempopason (la kvar emblemoj sube de dato kaj horo en la horizontala rektangulo). La lasta emblemo dekstre, apud tiuj kvar emblemoj, estas la butono por fermi la programon (aŭ fulmoklavo Ctrl + Q en la klavaro).

Por movi la bildon en la fenestro, uzu la maldekstran klavon de via muso: movu la montrilon de la muso premante la klavon. Ĉi tion vi povas ankaŭ fari per la direktaj klavoj de via klavaro (ĝuste apud la ciferaj klavoj). Oni povas ankaŭ “proksimigi” la rigardon tiel, kiel oni faras per teleskopo. Se via muso havas la trian klavon, la mezan radeto-klavon aŭ “rulumilon”, pere de ĝi vi povos (mal)pligrandigi la rigardon kvazaŭ (mal)-proksimiĝante de ĝi rilate al la kosma ekstera spaco. Ĉi tion vi povas ankaŭ fari per la klavoj “paĝo supren” kaj “paĝo malsupren” de via klavaro (ili kuŝas ĝuste supre de la direktaj klavoj). Nun mi resumos vice la ilojn de la vertikala ilaro. Se vi klakas per la musa maldekstra klavo sur iu astro, la programo montros al vi informojn pri ĝi en la angulo supra maldekstra de la fenestro. Por malelekti la astron, klaku la musan dekstran klavon.

La unua emblemo, supre en la vertikala ilaro, nomiĝas “Fenestro pri loko”. La emblemo estas kompaso. Klaku ĝin por aperigi la subfenestron Loko (ankaŭ per klavo F6). Tiu subfenestro havas mondokarton maldekstre kaj liston de urboj dekstre. Sube, ĝi havas ejojn por skribi koordinatojn, kaj dekstre troviĝas tri gravegaj ejoj: urbo, lando, planedo. Ni povas rigardi la ĉielon de iu ajn el la urboj en la listo. Por serĉi vian urbon, skribu ĝian nomon malsupre en la listo tie, kie vidiĝas lupeo. Se via urbo troviĝas en la listo, tiam ĝi aperos dum vi tajpas la nomon. Se via urbo ne troviĝas en la listo, vi devas tajpi ĝiajn koordinatojn en la subaj maldekstraj ejoj de ĉi tiu subfenestro. (Se vi ne scias la koordinatojn de via loĝloko, vi povus scii ilin helpe de Google MapsGoogle Earth). Vi povas rigardi la ĉielon de alia planedo aŭ astro, eĉ de la Suno mem! Elektu tion en la ejo planedo. La unua eblo en la listo, Rigardanto de la Sunsistemo, signifas, ke Stellarium simulos la rigardon kvazaŭ de supre de la Suna poluso, kvazaŭ vi estus ekster la Sunsistemo. Se vi elektas planedon aŭ astron per la musa montrilo kaj poste premas la klavojn Ctrl + G, vi ŝanĝos la rigardolokon al tiu planedo aŭ astro. Tio eblas nur por planedoj kaj astroj ene de la Sunsistemo. Vi povas movi la subfenestrojn ene de la fenestro premante la maldekstran klavon de via muso sur la supra rando de la subfenestro (kie kuŝas la titolo). Finiĝinte pri viaj dezirataj lokaj vidpunktoj sur la Tero, malaperigu la subfenestron per la supra-dekstra ikso.

La dua ilo nomiĝas “Fenestro pri Dato-Tempo” (klavo F5). La emblemo estas horloĝo. Ĉi tiu subfenestro estas tre simpla. Pere de ĝi vi determinos la daton kaj la horon de via planetaria rigardado. Demaldekstre tie eblas ŝanĝi: jaron, monaton, tagon; horon, minuton, sekundon. Finiĝinte pri via dezirata dato kaj horo de ĉielrigardado, malaperigu la subfenestron per la supra-dekstra ikso. En la horizontala ilaro troviĝas emblemoj por manipuli la pason de la tempo. La du ekstremaj emblemoj servas por akceli (dektra emblemo) aŭ malakceli (maldekstra) la rapidecon de la tempopaso. Oni faras tion respektive ankaŭ per la klavoj L kaj J en la klavaro. Ju pli oni premas la klavon, des pli granda estas la (mal)akcelado. La alia maldekstra emblemo tie permesas (mal)paŭzigi la tempopason (litero K klavare), dum la alia dekstra emblemo revenigas la tempopason al la nuntempa dato (cifero 8 klavare).

(daŭrigota).