Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La lasta saluto... Kaj la unua :-)

La tempoj ŝanĝiĝas. Venis la nova jaro (iuj pensas, ke ĝi alportos gravan ŝanĝon en la historio, ĉar venos la fino de la mondo), estis ŝanĝo en la funkcio de TEJO-volontulo, nu, kaj ŝanĝiĝas ankaŭ la redaktoro de TEJO-Tutmonde. Pro personaj kialoj mi decidiĝis rezigni pri la funkcio, do tiumaniere mi volas adiaŭi vin.

Samtempe mi volas bonvenigi kaj prezenti al vi mian posteulon, la novan redaktoron de TT. Li estas Szabolcs Szilva el Hungario. Se vi nian rubrikon legadas atenteme, lia nomo ne estas nekonata al vi, ĉar li estas ofta kontribuanto. Mi deziras al li multajn fortojn kaj multajn bonajn ideojn dum la redaktorado! Mi estas konvinkita, ke tio ĉi estas bonega ŝanĝo por TT kaj ke vi, karaj gelegantoj, ĝuos tion!

Tiu ĉi eldono de TT do estas la verko de du redaktoroj. Szabi kaj mi preparis ĝin kune. Vi povas legi pri tio, kiel Szabi eklaboris en Centro por Esperanto kaj Interkulturo aŭ vi ekscios, kia estis la ĉi-jara JES en Gdansko.

Mi, la malnova redaktoro de TT, adiaŭas vin. Mi dankas al vi por via favoro kaj restu fidelaj al TT. Estis bele labori por TT, nun estas la tempo, ke la spertojn kolektu Szabi.

Ĝis iam kaj vivu la nova redaktoro!

Dan