Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

21 masklismaj agoj, kiuj povas okazi en amo-rilato.

Noto de la Redakcio: Kompreneble ankaŭ viroj povas suferi iujn el la samajn agojn far siaj kunulinoj, sed tio estas multe pli maloftaj okazaĵoj en la nuna mondo.

  1. La fakto ke la viro diras ke li “helpas” en la hejmaj farendaĵoj, kvazaŭ li estus gasto en sia propra hejmo kaj ne devus kundividi 50% de la respondeco pri ili.
  2. Aŭ kiam, kvankam vi ambaŭ laboras, li kutime senkulpigas sin dirante: Mi estas tro laca” por eviti fari ion tiel simplan kiel pretigi la vespermanĝon.
  3. Aŭ kiam en kelkaj kazoj, la viro ne honeste uzas sian “nescion” pri iu specifa hejma tasko dirante: “Vi faras pli bone ol mi, iel ajn”.
  4. Se vi faras ĉiujn superbazarajn aĉetojn, inkluzive tiujn specifajn produktojn por li (kiel razilo), kaj, eĉ tiel, li ne kapablas aĉeti por vi tamponojn, ekzemple.
  5. Kiam li pretigas la vespermanĝon kaj atendas de vi eternan dankemon.
  6. Kiam la viro atendas ke vi zorgu pri ĉio en lia vivo. “Ĉu vi scias, kie mi lasis la ŝlosilojn de la aŭto?” / “Ĉu vi vidis mian bluan ĉemizon? / “Ĉu vi scias, ĉu estas biero hejme?”
  7. Kiam la viro planas ion por ambaŭ sen konsulti vian opinion, dum vi kutime dediĉas iom da tempo por demandi lin, kion li emas fari en la venonta dimanĉo.
  8. Kiam li antaŭsupozas, ke vi estas ĉiam 100% disponebla.
  9. Kiam lia profesia kariero ricevas prioritaton super la via. Ekzemple, se estas iu eblo por ke li laboru eksterlande, oni antaŭsupozas ke vi iros kun li, lasante malantaŭ ŝi viajn karieron, amikojn kaj ĉion plu
  10. Kiam la viro sentas sin malkomforta, se li enspezas malpli ol vi.
  11. Kiam nur vi ĉiam organizas la plezurigajn akitivaĵojn de la paro.
  12. Kiam la viro invitas vin por festumi kun liaj amikoj, sed ĉiam rifuzas la inviton, kiam vi sugestas, ke vi ambaŭ faru la samon kun viaj amikinoj.
  13. Kiam vi bezonas kaŝi viajn meritojn kaj viajn atingojn, por ke lia memfido ne estu vundita.
  14. Kiam oni supozas, ke vi zorgos pri li, kiam li estos malsana (kion vi ja faras bonkore), sed kiam vi malsaniĝas, li diras, ke li ne scias kion fari.
  15. Kiam la viro sentas sin tute komforta dirante, kiel vi devas razi viajn pubajn harojn.
  16. Kiam vi estas seksumantaj kaj li penetras vin sen kontroli almenaŭ ĉu vi estas preta por tio.
  17. Aŭ kiam li pritraktas la buŝan sekson kiel devigan parton de la seksumado, sed kiam li devus redoni la komplezon, li diras ke tio devos atendi ĝis “alia tago”.
  18. Kiam la seksumado okazas laŭ liaj reguloj, alivorte: se li volas fari ion kaj vi ne volas, li insistas, sed se li ne volas... nu, li ne volas kaj punkto-fino.
  19. Kiam vi estas la sola, kiu antaŭzorgas kontraŭ gravediĝo, eĉ se tio signifas simple diri: “Uzu la kondomon”.
  20. Kiam la viro antaŭsupozas, ke vi estos kontenta pri la eblo havi gefilojn nur ĉar vi estas virino.
  21. Kaj kiam li atingas la orgasmon pli rapide ol vi, sen zorgi ĉu vi ankoraŭ atingos ĝin aŭ ne.

Tradukis: Karina Oliveira - Brazilo

Fonto: https://www.buzzfeed.com/beatrizserranomolina/27-pequenas-agressoes-sexistas-que-podem-acontecer?utm﹍term=.rtzOzZOBD#.ltoxnwxW9