Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

RECENZO

DE BRUTULOJ AL KURAĜULOJ

****

Taglibro de Brutulo

Eterne Rima

Hiphopo

17 titoloj - Vinilkosmo 2012

La dua plena albumo de Eterne Rima tuj vokas nian atenton ekde la titolo kaj kovrilo. Impona, defia. Io tute ne kutima por la milda Esperantujo. Eterne Rima defias nin per sia peza hiphopa muziko, kiu kvankam nova en Esperantio, lastatempe atingis grandajn popularecon kaj kvaliton, kiuj grandparte ŝuldiĝas al li mem.

Taglibro de Brutulo aperas tri jarojn poste, kiel evoluo de la unua albumo, Samideano, kiu malfermis novan epokon por la hiphopa muziko en Esperanto. Ĝi estas pli matura albumo — kaj tio rimarkeblas ankaŭ pro la altkvalita sonproduktado - iom pli serioza kaj nun malmultas aludoj kaj kritikoj al la E-movado kiel en la antaŭa albumo.

Duono de la tekstoj daŭre prikantas la gangsteran vivon kaj kvankam tio kompreneble ne estas la vera vivo de Igor Wasilewski, ĉio ŝajnas kredinda. La alia duono parolas pri la hiphopa stilo, iom pri inoj kaj seriozaj temoj, kiel pledo por la fino de atomenergio kaj la vivo en Japanio.

Partoprenas gaste Platano, Tone kaj Jonny M.

Por tiuj ne intimaj al tiu muzikstilo, necesas pli ol unufoja aŭdado por ŝati la diskon, ĉar laŭlonge de plurfoja aŭskultado la ritmoj kaj melodioj algluiĝas al via memoro. Nepre havu la libreton enmane por akompani. Tiom pli bone se vi havas laŭtan potencan sonaparaton por ĝui la diskon.

Mi devas konfesi ke mi ne estas kutima ŝatanto de hiphopo, tiun stilon mi ne aŭskultas ordinare, tial mi ne povas opinii pri ĝenroj aŭ stilaj trajtoj de tiu ĉi albumo, sed mi povas opinii pri tio, kio estas bone farita, kaj Eterne Rima, la “majstro de la rimo”, scias bone kion li faras.

Mi invitas vin akcepti la defion, kiun Eterne Rima proponas: Taglibron de Brutulo nur kuraĝuloj povas tralegi.

Rogener PAVINSKI