Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

TEJO ĉeestis Eŭropan junularan Forumon en Bruselo

Paulína Jalakŝová

Ekde la 11a ĝis la 14a de Aprilo 2 delegitoj de TEJO reprezentis nian organizon ĉe Forumo de eŭropa junularo en Bruselo, okaze de ĝia ĉiu-jara renkontiĝo, simila al niaj komitatkunsidoj, nomata CoMem. La delegitoj estis Rogier Huurman kaj mi, Paulína Jalakšová.

Dum la evento okazis multaj gravaj aferoj. La unua kiun indas mencii estas la elektoj por la Konsila konsilio pri junularo de la Konsilio de Eŭropo. 20 homoj de la membraj organizoj de FoJE estis elektitaj por ĉi tiu grava posteno. 6 el ili venis de la Interŝanĝa grupo kies parto ankaŭ TEJO estas, nur tiuj 6 homoj kandidatiĝis de la grupo, do la sukceso estis nekredeble granda. TEJO ĉi-foje, bedaŭrinde, ne havis propran kandidaton, kio espereble denove ŝanĝiĝos en la estonteco.

Restante ĉe la temo de la Interŝanĝa grupo, mi ĝojas, ke mi povas diri ke ni signife plibonigis niajn rilatojn, almenaŭ laŭ mia opinio. Tio okazis danke al la subteno dum elektoj sed ankaŭ al la verkado de dokumento pri la procezo de elektoj, kiuj bedaŭrinde estis malbone organizitaj. La dokumento kompreneble ne nur kritikis sed ankaŭ proponis alternativajn ebleojn por venontaj elektoj. La dokumenton prezentis Rogier, fine de la evento, antaŭ ĉiuj partoprenantoj. La reago al ĝi estis vere pozitiva kaj eĉ la estraro de FoJE petis grupon por daŭrigi la laboron.

Kutime dum ĉi tiuj komitatkunsidoj estas prezentataj rezolucioj (aŭ politikaj dokumentoj) aŭ verkitaj de FoJE aŭ de membraj organizoj. Ĉi-jare 2 organizoj venis kun du malsamaj rezolucioj. Unu el ili estis konsiloj pri kiel agi kaj labori kun junularo por delegitoj de junularaj organizoj. TEJO kreis 2 amendojn al la dokumento kaj ili ambaŭ estis akceptitaj, sed la tuta dokumento fine ne ricevis sufiĉe da subteno. Ankaŭ TEJO ne subtenis ĝin. La dua dokumento estis tute malsama afero. Ĝi temis pli klimatŝanĝo, kaj enhavis multe da faktaj informoj kaj la bezonatajn proponojn. TEJO oficiale sponsoris ĝin kun multaj aliaj organizoj. Ni ankaŭ kreis kulturlingvan amendon kunlaborante kun la organizo EBCO kaj ĝi estis akceptita, bonŝance same kiel la tuta dokumento. Se vi interesiĝas, la dokumento estas trovebla en la oficialaj retejoj de FoJE.

Kompreneble, ni ankaŭ sukcesis krei kaj profundigi rilatojn kun delegitoj de aliaj organizoj. Danke al tio eblas komenci aŭ daŭrigi en kunlaboro kun ili. Bona ekzemplo estas kontakto kun la slovaka sekcio de la organizo IGLYO (LGBTQI+ studentoj) por ke ili prezentu ion pri la temo antaŭjuĝoj dum la venonta IJK en Slovakio.

Por resumi ĉion, al CoMem venas delegitoj de ĉiuj organizoj de FoJE por pritrakti gravajn aferojn persone. Unu el tiuj gravaj aferoj estas elektoj, ĉi-foje por la Konsila konsilio. Dua el tiuj aferoj estas rezolucioj kiuj prezentas oficialajn poziciojn de FoJE kaj kutime estas poste pritraktataj kun gravaj instancoj kiel Eŭropa Unio, Unuiĝintaj Nacioj aŭ Konsilio de Eŭropo depende de kio temas. Alia afero estas prezentado de progreso en la laboro de FoJE farita de la estraro kaj sekretariato. Dum ĉi tiu CoMem ni ankaŭ pridiskutis strategian planon de FoJE ĉar alproksimiĝas la tempo por krei novan kaj ni prezentis la temojn kiuj laŭ ni estas la plej gravaj. Inter ili estis daŭripova evoluo, pli inkluziva socio aŭ partopreno ĉe la alproksimiĝantaj Eŭropparlamentaj elektoj. Sed ni kompreneble ne estis seriozaj por la tuta tempo kaj ne estas nur laboro (eĉ se por unu vespero ni laboris ĝis noktomezo). Ĉefe fine de la evento ni ankaŭ amuziĝis, ĉar estis preparitaj drinkejo kun diskejo por profundigi la jam menciitajn rilatojn. Se vi estontece havos eblon veni al iu ajn evento de FoJE, mi forte rekomendas fari tiel ĉar vi povos multon lerni kaj influi kaj renkonti interesajn homojn.