Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

TEJO kaj FoJE

Paulína Jalakšová

Forumo Junulara Eŭropa (FoJE) estas platformo de eŭropaj junularaj organizoj. Ĝi reprezentas la voĉon de pli ol 100 organizoj (TEJOn inkluzive) kaj dekoj da milionoj da junaj homoj de Eŭropo. FojE havas 3 ĉefajn celojn, kiuj estas: pli granda partopreno de junuloj, pli fortaj junularaj organizoj kaj pli granda aŭtonomio kaj inkludo de junuloj en la socio. Ĝi estas subtenata de Eŭropa Unio, Eŭropa Konsilio kaj Unuiĝintaj Nacioj. Sed kion tio signifas en realo?

FoJE ne temas nur pri teorio, sed ankaŭ praktiko. Ĝi organizas multajn eventojn kaj certigas ke gravuloj vere aŭskultu al niaj voĉoj. Mi persone jam havis ŝancon kaj eblon partopreni kelkajn. Verŝajne la plej granda estas European Youth Event, kiu estas organizata kun la helpo de la Eŭropa parlamento kaj okazas ĉiun duan jaron samtempe kun alia ĉiu-jara evento YO!Fest. La lasta estis Maje en Strasburgo en kaj apud la Eŭropa parlamento kaj alvenis pli ol 10 000 da junaj partoprenantoj de la tuta kontinento. La evento vere havas etoson de festivalo kun multaj aktivaĵoj, prelegoj, diskutoj kun interesaj homoj pri gravaj temoj (kiel subpremado de rajtoj, virinoj en altaj postenoj ktp.), sed ankaŭ ludoj, sportumado kaj koncertoj. TEJO havis nekredeblan eblecon montri Esperanton al tiuj junuloj tra 2 fulmlecionoj. Ni havis ankaŭ aliajn interesajn aktivaĵojn per kiuj ni montris la gravecon de protektado de lingvaj rajtoj, kompreno inter homoj kaj multe pli.

Ĉiu-jare okazas ankaŭ oficialaj renkontiĝoj de membraj organizoj kaj ĝeneralaj asembleoj. Tio inkludas elektojn por la estraro kaj aliaj postenoj de FoJE (nur ĉiun duan jaron). Oni prilaboras tie ankaŭ dokumentojn kun oficialaj politikaj pozicioj de la platformo. Dum la lasta ĝenerala asembleo, kiu estis Novembren en Novi Sad, ni prilaboris dokumentojn, ekzemple pri kontraŭjudismo, devigitaj militaj servoj aŭ la Artikolo 13 de la nova eŭropunia direktivo pri aŭtorrajtoj. Organizoj povas amendi ĉi tiujn dokumentojn, forpreni ion de ili, aŭ aldoni ion novan (se aliaj organizoj aprobas). Ekzemple al la dokumento pri kontraŭjudismo TEJO sukcese aldonis punkton pri protektado de la juda kulturo kaj minoritataj lingvoj kiel la hebrea kaj la judhispana. Ĉi tiuj dokumentoj subite estas publikigataj aŭ sendataj al respondecaj instancoj kiel Eŭropa Konsilio aŭ Unio. Ĉiu membra organizo estas reprezentata de unu (aŭ du) oficialia delegito kiu havas voĉdonrajton, kaj ili povas ĉiam pagi por unu plia delegito. Ĉi tiu evento estas vere grava por konatiĝi kun aliaj organizoj, esplori eblecojn de kunlaboro, influi la aspekton de FoJE (ekzemple tra elektoj aŭ ŝanĝo de statuto) kaj kompreneble ankaŭ pro la gravaj politikaj pozicioj de la platformo. Parto de tiu evento estas ĉiam ankaŭ du lingvaj paŭzoj dum kiuj organizoj povas proponi prezentaĵon. Ĉi-jare TEJO estis elektita kaj ni havis prezentaĵon pri tio kiel lingvoj influas nin. Danke al tio ni povis montri nian organizon en bona lumo antaŭ ĉiuj partoprenantoj.

Mi havas unu interesan ekzemplon de mia ĉiutaga vivo pri la influo de FoJE konektita al la pasinta ĝenerala asembleo. Mia 12-jaraĝa frato pasintsemajne hazarde komencis paroli al mi pri la supre menciita Artikolo 13 kaj kiel li ne ŝatas tion pro la fakto, ke la kreado de memeoj estus limigita en la Eŭropa Unio. Li estis vere surprizita kiam mi diris al li, ke oni prilaboris tiun politikan dokumenton kaj ke ni vere povas havi influon al la fina decido.

FoJE kompreneble aktivas ankaŭ en aliaj areoj. La pasinta estraro laboris super projekto pri Erasmus+ kaj ili volis dekobligi la buĝeton. Fine la buĝeto estos nur du aŭ trioble foje pli granda, sed tio jam estas interesa ŝanĝo, kiu povas rekte influi TEJOn kaj niajn projektojn. Alia iliaj agadoj nomas European Youth Capital (Ĉefurbo de la eŭropa junularo). Malsamaj urboj povas kandidatiĝi kaj ĉiam dum ĝenerala asembleo ni en pompa stilo ektrovas kiun urbon la ĵurio elektis. La urbo por 2019 estas Novi Sad kaj dum la anonco de la urbo por 2020 ni eĉ havis eblecon renkonti la ĉefministrinon de Serbio.

Kun la helpo de la platformo TEJO povus krei sian propran politikan dokumenton pri la romaa minoritato en Slovakio kunlabore kun Slovakia Esperanta Junularo (SKEJ). Ĝi enhavas multe da rekomendoj pri lingvaj kaj aliaj rajtoj de tiu minoritato por la slovaka registaro. Ene de la rekomendoj estas ekzemple faciligi aliron al kvalita studado en ilia denaska lingvo kaj multe pli. Tiu ĉi dokumento estis prezentita de unu el la estraranoj de TEJO ĉe la Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo la 14-an de Decembro 2018. La celo estis ke aliaj landoj subtenu niajn proponojn kaj ke ili vere atingu la registaron, ke Slovakio vere komencu agi laŭ ili kaj ke la situacio de ĉi tiu malavantaĝigata parto de la popolo pliboniĝu. Mi ankoraŭ ne ricevis informon pri la fina rezulto, do mi bedaŭrinde ne povas kunhavigi ĝin kun vi en ĉi tiu artikolo.

Ĉio menciita supre estis nur ekzemploj de la agado de la Forumo Junulara Eŭropa kaj mi certas ke ĝi faras ankoraŭ multe pli en la avantaĝo de junuloj. Kiel vi verŝajne jam bone komprenis, FoJE havas grandan valoron ankaŭ por nia organizo. Ĝi donas al ni eblon videbligi la problemojn kunigitajn kun lingvoj por aliaj junularaj organizoj sed ankaŭ por gravaj instancoj. Ĝi kunigas nin kun aliaj aktivaj junaj homoj kun similaj valoroj kiel la niaj kaj ĝi vere ebligas, ke nia voĉo estu aŭskultata je ĝustaj lokoj. Se vi interesiĝas, ne hezitu viziti la retejojn de FoJE aŭ kiam estos eblo sendi kandidatiĝon al TEJO por iri reprezenti nin ĉe eventoj de FoJE.