Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

TEJO ĉeestas Universalan Periodan Revizion (UPR)

Olga Sevcenco

La 13-an kaj la 14-an de decembro, Olga Sevcenco, estrarano de TEJO, partoprenis en proceso de Universala Perioda Revizio organizita de Unuiĝintaj Nacioj, en Ĝenevo. TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) kaj SKEJ (Slovakia Esperanta Junularo) sendis rekomendojn pri junularaj rajtoj.

La Universala Perioda Revizio estas procezo kiu implicas periodan inspekton rilate al la bilancoj pri homaj rajtoj de la ŝtatoj-membroj de Unuiĝintaj Nacioj. La celo de tiu mekanismo estas plibonigi la situacion pri homaj rajtoj en ĉiuj landoj kaj kontraŭi malobservojn pri la homaj rajtoj, kie ajn ili okazas.

Slovakio faris gravajn progresojn en agado rilate al Homaj Rajtoj kaj Naciaj Minoritatoj ekde la lasta kontrolo, tamen malgraŭ tiuj atingoj, ekzistas sistemaj defioj en la respektado de la Akto pri Kontraŭdiskriminacio, kiu restas grandparte ne efektivigita pro multaj kialoj.

Laŭ la Artikolo 1 de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj, ĉiuj homoj naskiĝas liberaj kaj egalaj en digneco kaj rajtoj. Egaleco kaj nediskriminacio estas la ĉefaj principoj de la internacia leĝo pri homaj rajtoj.

Kiel multetnia lando, Slovakio devas krei taŭgan etoson por la konservado kaj protektado de naciaj minoritatoj.

En tiu kunteksto, ni esprimas nian zorgon rilate al la daŭra diskriminacio kontraŭ Romaoj, antaŭjuĝoj kontraŭ etnaj minoritatoj, lingvaj rajtoj kaj partoprenado en politikaj procezoj. Konsciigante la publikon, ni ŝatus substreki la gravecon promocii la aktivan partoprenadon de junuloj en demokrata vivo, subtenante strukturitajn junularajn organizojn en inkluzivigaj partoprenigaj procezoj kaj stimulante kunlaboron inter junularaj organizoj.

La evento havis variajn rekomendojn pri kelkaj punktoj kiuj rilatas kun la homaj rajtoj. La pritraktitaj temoj estis:

- diskrimino kontraŭ romaaj komunumoj kaj etnaj minoritatoj;

- protektado de lingvaj rajtoj;

- partopreno en politikaj procezoj;

Por ĉiu el tiuj punktoj, oni pridiskutis ne nur la problemojn, sed ankaŭ rekomendojn por trafi solvojn, kiel disvolvigo de la eduksistemo favore al inkluzivigo de etnaj minoritatoj, protekto kaj disvastigo de la minoritataj lingvoj, evitado de malegala traktado en lernejoj, ktp.

Per tiu partopreno, TEJO reliefigas sian avangardan rilaton kun aliaj Organizoj favore al la promocio de la Homaj Rajtoj en la mondo, montrante sian engaĝiĝon por kreo de pli fratecaj kaj homaj rilatoj.