Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski
Proksimuma verkojaro: 2011-2019
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.
...identas. T-ĉemizo estas mirinda maniero montri sian bruston — kaj liveri mesaĝojn. Iuj homoj iĝas vivantaj afiŝtabuloj por frazoj en lingvoj nekomprenataj, aliaj elektas brustofrazon tre enhavo-konscie.
De kelkaj semajnoj mi estas fiera posedanto kaj portanto de Kontakto-ĉemizo, kaj ĝi iĝis unu el miaj plej ŝatataj (korpo)kovriloj. Ĉar mi ne povas ĉarmi per ĝi ĉiutage (des malpli en la nuna insiste vintraĉa klimato), mi surmetas foje ankaŭ ion alian... interalie ekvacion pri mia identeco.
34% hungaro, 33% franco, 33% esperantisto, 0% rassist = 100% Lëtzebourg — anoncas tiu mia T-ĉemizo. La lastaj du vortoj signifas — se vi ne divenis — “rasisto” kaj “Luksemburgio” en la lingvo de mia loĝlando. Loka iniciato (makingluxembourg.lu) ebligas cifere difini sian identecon, kun la gvida ideo ke esti centprocente luksemburgia signifas ĝuste tion, diversecon kaj malrasismon.
Kiam mi “komponis” la ekvacierojn, mi kompreneble longe hezitis: kiu mia identero ricevu pli da procentoj? Finfine, mi estas de ĉiam hungaro, eble 35 jarojn esperantisto, kaj nur lastatempe franco. Kaj ĉu la daŭro plej gravas? Aŭ la propra sento pri aparteno? Kaj kion pri mia(j) identeco(j) kiel patro, tradukisto, eksnederlandano, biciklemulo, leganto de Kontakto kotopo?
Tamen, tiu problemeto estas luksa zorgo kompare kun tio kion alfrontas, ekzemple, francoj kies prauloj naskiĝis eksterlande kaj kiuj deziras renovigi identigilon aŭ pasporton. Ekde la stulta striktiĝo de la leĝoj tiurilataj, homoj eĉ denaske ĉiusence kaj ĉiusente francaj povas trovi sin en Kafkeca situacio, devi pruvi al la franca burokratio ke iliaj geavoj ne fraŭde fariĝis francoj... Ĵus mi legis atestan libreton de la hungarida ĵurnalisto Michka Assayas pri tio — li atentigas ke principe eĉ la ŝtatprezidinto Sarkozy povas trafi tian identopruvan problemon!
Sed, finfine, kiu kaj kio difinas niajn identecojn? Mi ne scias. Sed ni certe ne lasu aliajn fari la difinon por ni.